Kantaksantino estas karotenoido nome pigmento amplekse distribuata en naturo. La karotenoidoj apartenas al pli granda klaso de fitokemiaĵoj konata kiel terpenoidoj. La kemia formulo de Kantaksantino estas C40H52O2.[1] Ĝi havas E-numeron E161g kaj ĝi estis aprobita por uzado en la EU kaj Usono[2] tamen ĝi ne estis aprobita por uzado en Aŭstralio kaj Novzelando.[3]
Ĝi estis la unuan fojon izolita en manĝeblaj fungoj. Ĝi troviĝis ankaŭ en verdaj algoj, bakterioj, krustuloj, kaj fiŝoj kiaj karpoj, sparedoj, kaj aliaj.[1]
En la EU, Kantaksantino estas permesta laŭleĝe por esti aldonita al kolbasoj el Strasburgo (ĉefe al tiuj eksportataj al Francio), same kiel al trutomanĝo, salmomanĝo kaj kokomanĝo.[4] La limo ĉe Eŭropa Unio estas 80 mg/kg ĉe manĝo,[1] 8 mg/kg por ovodemetaj kokinoj kaj 25 mg/kg ĉe manĝo por alia kortobirdaro kaj salmonedoj.