Kanterburia Muzeo | |||
---|---|---|---|
Canterbury Museum | |||
muzeo | |||
Lando | Nov-Zelando vd | ||
Situo | Christchurch City | ||
Adreso | Rolleston Avenue, Christchurch, New Zealand | ||
Arkitekto(j) | Benjamin Mountfort vd | ||
Estiĝo | 1870 | ||
Koordinatoj | 43° 31′ 51″ S, 172° 37′ 38″ O (mapo)-43.5309172.6271Koordinatoj: 43° 31′ 51″ S, 172° 37′ 38″ O (mapo) | ||
| |||
Retpaĝo | http://www.canterburymuseum.com/ | ||
La Kanterburia Muzeo (angle Canterbury Museum) estas muzeo situanta en la urbocentro de Christchurch, Novzelando, nome en ties kultura areo.[1]
La muzeo estis fondita en 1867 kaj ekde tiam kreskis por enhavi la novzelandan naturan diversecon kaj ties homan heredon. Dekomence oni kolektis ostojn de moaj kaj birdajn haŭtaĵojn, kaj oni interŝanĝis ilin kun tutmondaj muzeoj[2] La Muzeo havas pli ol du milionoj da kolekteroj kaj specialiĝas en la historio de komencaj Maorioj, frua setlado fare de Eŭropanoj kaj esplorado al Antarkto.
La origina konstruaĵo estis malfermita en 1870 fare de la arkitekto Benjamin Mountfort kaj estas ekzemplo de publika konstruaĵo de stilo novgotiko en Christchurch.[2] Temas pri ununura spaco 21.3 m longa kaj 10.6 m larĝa kiu enhavas galerion eltenita de kolonoj de agatido, kiel multaj muzeoj Viktoriepokaj.[3] La ekstero de la muzeo estis konstruita el griza bazalto el la najbara Halswell Quarry.[3] Poste oni aldonis multajn plibonigojn dum la jaroj.