Kantileno (latine cantilēna, itale cantilena, france cantilène) estas mezepoka eŭropa poezia ĝenro.
En mezepoka Eŭropo, kantileno estis ĝenro de kortega poemo, origine ĝermana, kies stilo estis lirika, eposa, aŭ milita, kiu estis kantata dum kortegaj okazaĵoj (ne simple laŭtlegata).
Post la mezepoko, la termino kantileno daŭre uzadiĝis kiel ĝenerala termino de lirika melodio.
Jen ekzemploj de famaj mezepokaj kantilenoj:
La termino kantileno devenas de la latina verbo cantāre “kanti”. En la nuntempa itala lingvo, cantilena estas la ordinara vorto por lulkanto.