En fervoja sistemo kantono estas linio-sekcio, en kiu pro teknikaj aŭ organizaj rimedoj ĉiutempe povas esti nur unu trajno.
Kutima sistemo por atingi tion estas la bloksistemo aŭ aŭtomata blokiga signala (ABS) sistemo. Ĝi ekipas la kantonojn, nomatajn bloksekcioj, per signaloj (blok-signaloj), kiuj permesas eniron de trajno nur, se la tuta kantono estas libera.
Kantonigo estis progreso kompare al la "trajn-anonca sistemo", kiu permesas nur unu trajnon inter po du gardataj stacioj. Ĉe la trajn-anonca sistemo la estro de stacio devas telefone anonci ĉiun ekirontan trajnon al la sekva stacio por certigi, ke la lasta antaŭa trajno jam komplete alvenis, kaj rezervi la linion, tiel ke ne povas ekiri kontraŭdirekta trajno. Ĉar la distancoj inter du stacioj kutime estas pli longaj ol kantono, la kantona sistemo pligrandigas la kapaciton de la linioj, precipe de plurtrakaj.
Kvankam la kantona sistemo portas avantaĝon kompare al la trajn-anonca, ĝi ankoraŭ havas du neperfektaĵojn: