Karel Zeman | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de novembro 1910 en Ostroměř |
Morto | 5-an de aprilo 1989 (78-jaraĝa) en Zlín |
Tombo | Lesní hřbitov (en) |
Lingvoj | ĉeĥa • franca |
Ŝtataneco | Ĉeĥoslovakio Reĝlando Bohemio |
Familio | |
Infano | Ludmila Zeman (en) |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro reĝisoro scenaristo desegnisto animaciisto filma scenaristo |
Verkoj | Cesta do pravěku Krabat – The Sorcerer's Apprentice Invention for Destruction The Fabulous Baron Munchausen On the Comet The Stolen Airship |
Karel ZEMAN (* 3-an de novembro 1910 en Ostroměř, † 5-an de aprilo 1989 en Prago) estis ĉeĥa filmreĝisoro.
Li estas unu el la fondintoj de la ĉeĥa animacia filmado. Aldone li kreis novan, unikan stilon per novtipa uzo de tekniko. Li kunligas realajn aktorojn, desegnitajn scenejajn partojn kaj animaciajn partojn; krome li uzas kameraajn filtrilojn por efiki specialajn, poeziajn aspektojn.
Origine li estis dekoraciisto en entrepreno por reklamfilmoj. Li konatiĝis kun la animacia filmado kaj kreas unuajn animaciaĵojn. Aldone li kreis la sukcesan desegnitan personon »Prokouk la burokrato«. 1945 li kreis sian unuan animacian filmon: »Kristnaska revo« (»Vánoční sen«). Plej famiĝis el liaj filmoj »Barono Münchhausen« (»Baron Prášil«) kaj tiuj laŭ ideoj de Jules Verne: »La pereiga invento« (»Vynález zkázy«), »La ŝtelita aerŝipo« (»Ukradená vzducholoď«) kaj »Sur la kometo«. La artfilmo »Vojaĝo al prahistorio« – pri kies estiĝo oni filmis raporton – 1955 ricevis premion »Plej bona porinfana filmo« de la filmfestivalo en Venecio.