Strobl studis de 1894 juron ĉe la Germana Universitato de Prago kaj eniris la studentan korporacionCorps Austria.[1] Post doktoriĝo li fariĝis en 1900 ĉefsekretario ĉe la distrikta tribunalo de Jihlava kaj poste financkomisario en Brunno. Lia engaĝiĝo en porgermanaj movadoj kreis konfliktojn kun la ĉeĥlingva dungantaro. Post demisio el ŝtata deĵorado li fariĝis en 1913 eldonisto de "Turmhahn" en Lepsiko. Inter la Unua mondmilito li estis fronta raportisto. Post kiam li fariĝis aŭstra ŝtatano, li laboris kiel liberprofesia verkisto en Jihlava kaj Perchtoldsdorf. Verkis li pli ol cent librojn, ĉefe romanojn kaj novelojn, sed ankaŭ biografiojn kaj multajn gazeteseojn.
Komence en 1900 li publikigis aĵojn fantaziajn-groteskajn. Publike furoris liaj romanoj pri praga studenta vivo. Je Die Vaclavbude li priskribis sian propran studentan klubon dum la tagoj de ribeloj en 1897 kontraŭ la planoj de Kazimierz Badeni antaŭenigi la oficialan uzon de la ĉeĥa lingvo. Samtempe porĉiamigis li literature la originalulonSigmund Pick. La verko Der Schipkapaß respegulas la kutiman studentan gastaron en ŝatata ekskursgastejo apud Prago.
Inter 1919 kaj 1921 li eldonis kun Alfons von Czibulka la periodaĵon "Der Orchideengarten", serion pri fantasto kaj erotika literaturo. En 1925 elektis lin prezidanto la porverkista ligo Deutsch-österreichische Schriftsteller-Genossenschaft.[2]
De 1933 Strobl estis ano de NSDAP, kiu kontraŭbatalis la tiam en Aŭstrujo regantan Aŭstrofaŝismon.[4] En 1934 li devis forlasi Ĉeĥoslovakujon pro politikaj kialoj. Post Anschluss li fariĝis estro de la viena filio de la porverkista sekcio de Regna kulturejo. Strobl ankaŭ skribis kontribuaĵon por Bekenntnisbuch österreichischer Dichter, kiu ovacie bonvenigis la invadon de Wehrmacht en marto 1938 en Aŭstrujo.[5]
Li estis malliberigita fare de la Ruĝa Armeo en 1945 kaj devis mallongan tempon labori en la stratro-konstruado. Post pluraj apopleksioj li mortis malriĉiĝinte en oldulejo. Tombo lia troviĝas usr la tombo de Perchtoldsdorf (grupo 2c, vico 14, n-ro 12).
La komunistoj en Aŭstrujo kaj GDR deklaris kelkajn verkojn de li malpermesitaj.[6][7][8]
Post la Unua mondmilito tri korporacioj deklaris lin honora membro: Frankonia Brünn (1920), Frankonia Prag (1922) kaj Saxonia Wien (1935). La korporacian vivon en Ĉeĥoslovakujo li partoprenis mem per multaj vizitoj en Prago kaj Brunno.[9] En 1937 la vajmaranoj aljuĝis al li la premion Goethe-Medaille für Kunst und Wissenschaft.
Die Flamänder von Prag (nova eldono de Der Schipkapaß kun nova titolo), Karlovaro 1932
Schwarz-Weiß-Gelb. Ein Spiel zum 65. Stiftungsfest des Corps Austria-Prag zu Frankfurt a/M., 1926, represo ĉe: Einst und Jetzt Jahrbuch des Vereins für corpsstudentische Geschichtsforschung e.V., Würzburg 2006, p. 243–264
Die alten Türme : Roman, Leipzig : L. Staackmann, 1921
Der Zauberkäfer, Rikola Verlag, Wien 1923
Wir hatten gebauet : Roman , Leipzig : L. Staackmann, 1923
Der verrückte Schwerpunkt: Groteske Histörchen. München: Alfred Wieser Verlag, 1923
Seltsame Grotesken/Eine Auswahl seiner Erzählungen mit einem Brief als Einleitung, Wien-Leipzig: Verlag der Gesellschaft für Graphische Industrie, 1923
Der betrogene Tod, Leipzig, P. Reclam, 1924
Die Wunderlaube, Erzählungen, Leipzig, L. Staackmann, 1924
Anton Altrichter: Karl Hans Strobl. Ein Lebens- und Schaffensbild. Leipzig 1927.
Marta Maschke: Der deutsch-tschechische Nationalitätenkonflikt in Böhmen und Mähren im Spiegel der Romane von Karl Hans Strobl. Erfurt, disertacio 2003
Elsa Müller: Karl Hans Strobl's Novellen. Wien: disertacio, 1940 ÖNB
Clemens Ruthner: Unheimliche Wiederkehr. Interpretationen zu den gespenstischen Romanfiguren bei Ewers, Meyrink, Soyka, Spunda und Strobl. Meitingen: Corian-Verl. Wimmer 1993 (=Studien zur phantastischen Literatur, 10) ISBN 3-89048-119-1
Ferdinand Schmatz: Karl Hans Strobls Bismarcktrilogie. Zur völkisch-nationalen und nationalsozialistischen Literatur in Österreich (1900–1945). Wien: disertacio 1982
Verna Schuetz: The bizarre literature of Hanns Heinz Ewers, Alfred Kubin, Gustav Meyrink, and Karl Hans Strobl. Madison (Wis.): disertacio 1974
Hans Thalhammer: Karl Hans Strobl. Lilienfeld: Waldland-Verl. (1937)
Günter Wackwitz: Karl Hans Strobl (1877-1946). Sein Leben und sein phantastisch orientiertes Frühwerk. Halle: disertacio 1981
↑Stefan Weber: Kulturhistorische Bedingungen der fantastischen Literatur um 1900. Materialismuskritik bei Meyrink, Ewers und Strobl. Bakalaŭriĝlaboraĵo, Vieno 2010, p. 9 (PDF)
↑Ernst Klee: Das Kulturlexikon zum Dritten Reich. Wer war was vor und nach 1945. S. Fischer, Frankfurt am Main 2007, ISBN 978-3-10-039326-5, p. 601.
↑Bund Deutscher Schriftsteller Österreichs (eld.): Bekenntnisbuch Österreichischer Dichter. Krystall Verlag, Wien 1938