Karlo-lernejo | ||
---|---|---|
Karla Lernejo post la Nova kastelo
| ||
lernejo konstruaĵo | ||
Geografia situo | 48° 46′ 40″ N, 9° 11′ 0″ O (mapo)48.77789.1832Koordinatoj: 48° 46′ 40″ N, 9° 11′ 0″ O (mapo) | |
lando | Germanio | |
| ||
Karla Lernejo (germane: Karlsschule) estis iam famega supera lernejo kaj edukejo en Stuttgart, Germanujo.
Ĝin fondis duko Karlo Eŭgeno de Virtembergo en kastelo Solitude en Gerlingen kiel armean orfejon. En 1775 ĝi pligrandigitis je duka armea akademio. Poste okazis kunfandiĝo kun la en 1761 fondita arto-akademio (Académie des arts). Alvenis en 1774 jurscienca sekcio, en 1775 medicina (post translokigo ĝia je Stuttgart), en 1779 komerca kaj poste filozofia (kiel ĉarniro inter ĉiuj sciencokampoj): je la fino de 1781 imperiestro Jozefo la 2-a promociis ĝin je Supera Karla Lernejo (Karls Hohe Schule), t.e. universitato, kun ses fakultatoj pri jurscienco, medicino, filozofio, soldatado, ekonomio kaj liberaj artoj.
Post la morto de la duko kaj ties posteulo Ludoviko Eŭgeno, en 1794, ĝi tuj fermitis.
Sur siaj malsupraj ŝtupoj la lernejo egalis al gimnazio kaj sur la mezaj al malhumanisma/komerca lernejo supera. Fine sur sia plej alta ŝtupo estis ĝi fakte milita lernejo kaj universitato (kun escepto de teologia fakultato), akademio terenkultiva kaj forstscienca, multteknikejo, muzika konservatorio, teatra lernejo.
La lernintoj havu teorie plenan liberecon koncerne la elekton karieran. Tamen okazis ofte personaj ordonoj de temperamentoplena duko kiuj destinis la karieron ilian. Friedrich Schiller tie lernantis inter 1773 kaj 1780. El tiu ĉi lernejo venis multaj diligentaj oficialuloj, oficiroj, scienculoj (Georges Cuvier, J. F. Pfaff) kaj artistoj (Johann Heinrich Dannecker, Johann Rudolf Zumsteeg).