Karmen de Khayelitsha | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | U-Carmen e-Khayelitsha |
Produktadlando | Sud-Afriko |
Originala lingvo | kosa |
Kina aperdato | 2005 |
Daŭro | 120 minutoj |
Reĝisoro(j) | Mark Dornford-May |
Produktisto(j) | Mark Dornford-May |
Scenaro | Mark Dornford-May |
Filmita en | Sud-Afriko |
Muziko de | Georges Bizet |
Honorigoj | Ora Urso |
IMDb | |
U-Carmen e-Khayelitsha - kose, en Esperanto "Karmen de Khayelitsha (Ĥajeliĉa)" - estas sudafrika kineja filmo el la jaro 2005. Ĝin realigis la reĝisoro Mark Dornford-May. La filmo baziĝas je la opero Carmen de Georges Bizet, kiu laŭ la filmo disvastiĝas en la taŭnŝipo Ĥajeliĉa proksime de Kaburbo en Sud-Afriko. La aktoroj parolas kaj kantas en la kosa lingvo, unu el la 11 oficialaj ŝtataj lingvoj de Sud-Afriko. La muziko de Georges Bizet subteniĝas fare de tradiciaj kosaj kantoj.
La filmo en la Berlina Internacia Film-Festivalo Berlinale en 2005 gajnis la kino-premion Ora Urso.