La Karpometakarpo estas kunigo de la ostoj karpo kaj metakarpo, nome sola fuziita osto inter la pojno kaj la fingro-artikoj. Ĝi estas malgrandeca osto ĉe plej birdoj, ĝenerale ebeneca kun granda truo meze. Ĉe neflugaj birdoj, tamen, ties formo povas esti iome diferenca, aŭ ĝi povus eĉ tute foresti.