Kastelo de Halton estas la nomo de iama vilaĝo ĉe Halton (Cheshire, Britujo), kiu estas nun parto de la urbo Runcorn.
La kastelo situas sur la pinto de la monteto Halton (Halton Hill), sabloŝtona monteto, kiu superrigardas la vilaĝon. Ĝi estis listita de English Heritage kiel unuagrada konstruaĵo,[1] kaj nacie grava monumento.[2]
Kastelo Halton estis la sidejo de la baronoj de Halton de la 11-a ĝis la 14-a jarcento, kiam ĝi transiris al la dukejo de Lancaster.[3]
Ĝi estis sieĝita dufoje dum la angla enlanda milito, post kiam ĝia strukturo damaĝis. En la 18-a jarcento nova kortodomo estis konstruita sur la loko de la antaŭa pordegejo. La kastelaj ruinoj troviĝas aparte de la kortodomo, kiu estis konvertita al drinkejo (pub).