Katago (tibete: ཁ་བཏགས་; khatag dzonke: བཀབ་ནས kapni, mongole: хадаг IFA: [χɑtɑk], nepale: खदा khada[1]) estas tradicia ceremonia koltuko (ŝalo) en la tibeta budhismo. Ĝi devenas el la tibeta kulturo kaj estas kutima en kulturoj kaj landoj kie la tibeta budhismo estas praktikata.
La katago simbolas purecon kaj kompaton kaj estas portata aŭ prezentata kun incenso ĉe multaj ceremoniaj okazoj, inkluzive naskiĝojn, geedziĝojn, enterigojn, diplomiĝojn kaj la alvenon aŭ foriron de gastoj. Ĝi estas kutime farita de silko. Tibetaj katagoj estas kutime blankaj, simbolante la puran koron de la donacanto, kvankam estas tre kutima trovi ankaŭ flav-orajn katagojn .[2][3]
Tibetaj, nepalaj kaj butanaj katagoj montras la aŝtamalgalon.
Ekzistas ankaŭ specialaj multkoloraj katagoj. Mongola katago estas kutime blua, simbolante la ĉielon. En Mongolio, katagoj estas ankaŭ ofte ligitaj al obooj, stupaoj aŭ specialaj arboj kaj ŝtonoj.