Kathekon kiel filozofia koncepto (el la Antikva greka Καθῆκον kun pluralo katekònta, καθήκοντα) estas stoika koncepto enkondukita de Zenono el Kitiono. Ĝi povas esti tradukita per ago taŭga aŭ ago konvena laŭ naturo[1] aŭ taŭga funkcio. La termino estis latinigita de Cicerono per officium kaj per convenentia de Seneko. La kathekonta estas kontrastataj (aŭ reguligitaj al aŭ kuntrenitaj), laŭ la stoika moralo, de katortomata, aŭ agoj perfektaj. Laŭ la stoika moralo, la homo (kaj ĉiuj la vivantaj estaĵoj) devas vivi en akordo kun la (phusis), kio estas la unua senco de katekono.
Ĉiu vivanta estaĵo (homo, besto, planto), laŭ stoikistoj, plenumas agojn konformajn al sia propra naturo. La katorthomata estas, laŭ ili, perfektaj agoj, devenantaj de la ĝusta logos (racio aŭ teleion kathekon, kathekon perfekte akirita.[2]. Laŭ ili, la saĝulo necese atingas kathorthomata, nome kathekon dotita per virto; kio distingas la du specoj de agoj ne estas la naturo de la ago sed la maniero per kiu ili estas plenumitaj. Tiel ke, en esceptaj cirkonstancoj, iu saĝulo (kies kompleta perfekteco estas idealo preskaŭ ne atingebla, laŭ stoikistoj) povus realigi la koncernan katorthomata kiu, laŭ la ordinaraj kriterio de la moralo, estos juĝata “monstra” (ekzemple enceste seksumi kun sia filino, se tio necesus por savi la destinon de la homaro, aŭ ankoraŭ sin mutili [3]).
La stoika moralo estas kompleksa kaj trairas diversajn hierarkiajn nivelojn. Ĉe la unua, tiu de la ordinara homo, oni devas realigi agojn kiuj korespondu al sia propra naturo (kathekonta). Sed, ĉiam laŭ ilia moralo, la agoj de la ordinara homo estas ĉian sensencaj (antikvgreke ἁμαρτήματα) hamartemata[4] “eraro” aŭ peko, dume la agoj de saĝuloj estas ĉiam katorthomata, perfektaj. Saĝulo agas celante al la bono dume la ordinara homo agas nur celante al sia propra pluvivo. La saĝulo kaj sensaĝulo, tamen, agas ambaŭ respektante kaj obeante al sia propra naturo.[5]
Inter la kathekonta kaj la katorthomata, stoikistoj inokulas trian nivelon, meze de la du, kiu koncernas la agojn indiferentajn (nek taŭgan, nek bonaj, kaj do ne perfektaj). Tiaj estas konsiderataj: farti bone, respekte rilati kun sia parencaro ktp. Ĉi-kaze la agoj nekatekon, nome netaŭgaj aŭ ne laŭnaturaj, estus la kontraŭo: insulti kaj eksoluati sian parencaron ktp. La agoj meze de la du referencas al “aferoj indiferentaj” (adiaphora),, nek bonaj nek malbonaj, sed kiuj povas estis profititaj konvene kaj laŭtaŭge. Tiuj ĉi inkluzivas, ekzemple, la riĉon, la famon ktp. Ili tamen ne estas ekskluditaj de la sfero de la moralo, male ol laŭŝajne. Pro tio, en sia verko De Finibus Bonorum et Malorum (III, 58-59), Cicerono rimarkigis ke kiam saĝulo agas ene de la sfero de “indiferentaj aferoj”, agas ĉiam en la respekto de la naturo.
La intenceco okupas larĝan parton en la stoika etiko: la moralo de la ago ne rezidas en la ago en la ago mem, sed en la intenceco kiu ĝin direktas, kaj en la maniero per kiu ĝi estas realigata; alivorte, en la aganto mem[6]. Rilate tion Cicerono skribis: “quod autem ratione est, id officium appellamus ; est igitur officium eius generis, quod nec in bonis ponatur nec in contrariis[7].
Stoikistoj plue distingis kathekon el katorthomata dirante ke tiuj lastaj estas kathekonta kiuj posedas ĉiujn nombrojn, stoika esprimo aludanta la la harmonio de la unuverso kiu metafore aludas al la morala perfekteco.[8]
Aganto laŭ la spirito dekatorthomata agas en harmonio kun ĉiuj virtoj dume la ordinara homo povas konformiĝi nur al unu virto, eventuale al unu post alia. Stoikistoj, ĝenerale, opiniis ke la virtoj, en saĝulo, ligiĝas harmonie unu al aliaj kaj ke la perfektaj agoj kuntrenas ĉiujn.[9].