Katie Price | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Katrina Amy Alexandra Alexis Infield |
Aliaj nomoj | Jordan • Katie Price |
Naskiĝo | 22-an de majo 1978 (46-jaraĝa) en Brajtono |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Alma mater | Blatchington Mill School and Sixth Form College (en) National Star College (en) |
Familio | |
Edz(in)o | Alex Reid (en) (2010–2011) Peter Andre (en) (2005–2009) |
Infano | Junior Andre (en) ( Peter Andre (en) ) |
Okupo | |
Okupo | aktoro verkisto entreprenisto filmaktoro romanisto kantisto aŭtobiografo modelo televida prezentisto |
TTT | |
Retejo | http://katieprice.co.uk |
Katrina Amy Alexandra Alexis "Katie" PRICE[1][2] (denaske Infield; 22a de Majo 1978[3][4]) estas angla famulino en amaskomunikiloj, kantistino kaj manekeno. ŝi atingis rekonon fine de la 1990-aj jaroj pro sia laboro en glammanekenado, estante regula aperanto en Page 3 en la brita gazeto The Sun, kromnomita laŭ pseŭdonimo Jordan.
En 2004, Price aperis en la tris serio de la televida programo I'm a Celebrity...Get Me Out of Here!, kaj la sekvan jaron, ŝi kandidatiĝis por reprezenti Unuiĝintan Reĝlandon en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2005. En 2006, ŝi publikigis sian debutan studialbumon, A Whole New World, kunlabore kun sia tiama edzo Peter Andre. Price revenis al I'm a Celebrity... Get Me Out of Here! por ties naŭa serio en 2009, kaj estis la venkinto de la 15-a serio de Celebrity Big Brother en 2015. Ŝi ankaŭ stelulis en siaj propraj realecaj televidserioj, kiel Jordan (2002–2005), Katie & Peter (2004–2009), What Katie Did Next (2009–2010), Signed by Katie Price (2011), Katie (2011–2012), kaj Katie Price: My Crazy Life (2017–2019).
Price ankaŭ publikigis ses membiografiojn, dek unu novelojn kaj du seriojn de porinfanaj libroj. Ŝia novelaro Angel pintis en la furorlisto de The Sunday Times.[5]