Katja Riemann estas filino de instruista paro kaj havas du gefratojn. Ŝi kreskis en Weyhe apud Bremen kaj pasigis la unuajn 20 vivjarojn en norda Germanio.
Post la abituro kompleta mezlernejo dum la jaro 1983 ŝi duonjaron studis pedagogion de danco en Hamburgo, kaj poste inter 1984 kaj 1986 studis ĉe la Altlernejo por Muziko kaj Teatro Hanovro kaj de 1986 ĝiis 1987 en la Otto-Falckenberg-Altlernejo en Munkeno. Dum la tria semestro en Hanovro ŝi ricevis sian unuan signifan filman rolon. Ŝi dum la studado laboretis en teatro de la urbo Castrop-Rauxel en Nordrejn-Vestfalio kaj post la fino de la studotempo dungiĝis ĉe teatro de la urbo Munkeno.
Inter 1987 kaj 1989 ŝi en Munkeno rolis interalie en teatraĵoj de Botho Strauß, Jean Racine kaj Bertolt Brecht. Sekve, inter 1990 kaj 1992 ŝi dungiĝis en teatro de Berlino kaj elstaris kaj en klasikaj verkoj de Friedrich Schiller kaj de modernaj aŭtoroj. Poste ĉi koncentriĝis pri filmado por televidaj kaj kinejaj produktaĵoj kaj revenis al teatraj roloj nur komence de la jaro 2007 en Berlino en moderna projekto, kaj de novembro 2007 ĝis februaro 2008 kiel ĉefrolulo en la teatraĵo Anna Karenina de Lev Tolstoj en diversaj teatroj de Germanio kaj Svislando.
1996: Bandits (kune kun Jasmin Tabatabai kaj Nicolette Krebitz, reĝisorino Katja de Garnier). La kantaron por la filmo la tri ĉefrolulinoj skribas mem - ĝi ricevas la premion Ora Vinila Disko.
1996: Die Apothekerin laŭ romano de Ingrid Noll, reĝisoro Rainer Kaufmann
2000: Begierde (origina titolo Desire, kanada-germana melodramo)
2001: rolo de Eva Braun en la satiro Goebbels und Geduldig
2002: porjunula filmo Bibi Blocksberg
2002: Nachtmusik (mallonga filmo), reĝisoro Johannes Thielmann
2003: Rosenstraße (reĝisoro Margarethe de Trotta)
2004: Agnes kaj seine Brüder (kune kun Moritz Bleibtreu, Marie Zielcke, Martin Semmelrogge kaj Til Schweiger; reĝisoro Oskar Roehler).
2004: Bibi Blocksberg und das Geheimnis der blauen Eulen
2004: Bergkristall
2005: Die Diebin und der General
2006: Ich bin die Andere de Margarethe de Trotta
2007: Blood and Chocolate de Katja de Garnier
2007: Das wahre Leben de Alain Gsponer
2007: Ein fliehendes Pferd
2007: Mein Führer - Die wirklich wahrste Wahrheit über Adolf Hitler de Dani Levy