Katri Helena KALAOJA, ofte nura Katri Helena (naskiĝis la 17-a de aŭgusto1945 en Tohmajärvi) estas finna kantisto. Ŝi komencis sian karieron en 1963.
Katri Helena partoprenis en la Eŭrovido-Kantokonkurso en 1979 kaj 1993. Famaj kantoj estas "Puhelinlangat laulaa" kaj "Katson autiota hiekkarantaa". Ŝi gajnis la medalon Pro Finlandia en 2007.