Katzhütte | ||||||
| ||||||
![]() | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
neurba komunumo de Germanio | ||||||
Administrado | ||||||
Federacia lando | Turingio | |||||
Distrikto | Distrikto Saalfeld-Rudolstadt | |||||
Komunumaro | Verwaltungsgemeinschaft Schwarzatal | |||||
Urborajtoj | – | |||||
Telefona antaŭkodo | 036781 | |||||
Poŝtkodo | 98746 | |||||
Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 | 6424 | |||||
Aŭtomobila kodo | SLF | |||||
Oficiala Municipokodo | 16073037 | |||||
Subdivido | 2 komunumopartoj (Ortsteile) | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Wilfried Machold | |||||
Partio de komunumestro | Nepartia | |||||
Adreso de la administrejo | Markt 7 98744 Oberweißbach | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 1257 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 50° 33′ N, 11° 3′ O (mapo)50.55222222222211.053333333333Koordinatoj: 50° 33′ N, 11° 3′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 420 m | |||||
Areo | 28,69 km² | |||||
Oficiala retejo | http://www.gemeinde-katzhuette.de/ | |||||
Katzhütte estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Saalfeld-Rudolstadt de la federacia lando Turingio, kaj krome estas parto de komunumaro, do grupiĝo de pluraj najbaraj komunumoj por komuna plenumo de iuj administraj servoj, nomata Verwaltungsgemeinschaft Schwarzatal. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 1257 loĝantojn.
La hodiaŭaj limoj komunumaj estiĝis per la enkorpigo de la najbara komunumo Oelze en julio 1950.[1] Tiam loĝis surloke ĉ. 3800 homoj. Post la kuniro la nombro de la enloĝantaro ege malkreskis; je la fino de 2004 loĝis tie ĉi ankoraŭ 2197 uloj, en 2012 nur 1486 homoj.
En la 23.12.1595 lepsika entrepreno metalfandaĵsegregacia ricevis fare de la schwarzburgaj grafoj Günther kaj Hans Günther la permeson starigi en ĝis tiam malsetlita loko en la valo Rosenthal apud la enfluo de Katze en Schwarza fandaĵsegregacian centron. Inter la kompanianoj estis Wolf von Lindenaŭ la pli maljuna, Arnt Preun, Theobald Preun kaj Markus Merten. La konstruo de la unuaj ejoj komenciĝis en aprilo 1566. La fabriko Hütte an der Katze aŭ Katzenhütte im Rosenthal estis ankaŭ nomdonanto de la tuta vilaĝo.[2] Eĉ pli malnovaj skribaĵoj en ekleziaj libroj de la komunumo Meuselbach atestis la nomon Gräntzhaus por la sama areo. La fabriko pritraktis tenoriton (nigran kupron) venantan el la regiono de Mansfeld. De tio oni per divido faris pretan kupron kaj arĝenton. Post la kadukiĝo de tiu ĉi uzino la nova fer-martelego sekurigis la vivperlaboron de tre multaj el la lokuloj.
La ampleksaj arboroj donis ankoraŭ en la 14a jarcento kaŝejojn al ursoj, cervoj kaj aliaj bestoj kaj pro tio troviĝis ĉe Wurzelberg-monto duka ĉasdomo. En 1786 estis ankoraŭ proksime reĝaj agloj kaj brunaj ursoj kaj en 1810 mortpafitis la lasta linko kaj en 1820 la lasta lupo. Okaze de kortega ĉasamuziĝo en 1581 pafitis dum unu semajno 266 cervoj. La arbaro liveris al la arbaragrikulturistoj la fojno, al la metiistoj lignokarbon. La flosistoj transportadis la lignon envalen. Dehakistoj, karbistoj kaj flosistoj sekve estas multaj laŭprofesie. tie ankaŭ faritis la unuaj provoj pri produktado de porcelenaĵoj ĉirkaŭ la jaro 1759a. Tio estas en kunteksto kun la feruzinestro Johann Wolfgang Hammann. Baldaŭ poste Hammann translokigis la produktadon al Neuhaus-Wallendorf. Tie la Wallendorf-porcelanaĵoj famiĝis ne nur medie sed pluse en pli foraj regionoj. La Sinjorara domo konstruitis en 1760 de Hamann. Nur en la 19a jarcento alvenis novaj fabrikoj, kaj aparte gravis ekde 1864 la porcelanaĵfabriko Hertwig kiu funkcias ĝis hodiaŭ.
Antaŭ la daŭra setlo estis jam konataj kelkaj orientiĝaj kaj limaj punktoj. Unue menciitis en 1229 la rivero Oelze sub la nomo Ulsna.[3], en 1366 Wenigen Wolgast (Kleine Wulst) kaj Weiße Schwarza[4]. La loko Katzhütte entndiĝas multajn kilometrojn tra la valoj de Katze, Oelze, Masse kaj Sĉwarza. La etaj, per ardezo kovritaj domoj seninterrompe sterniĝas ĉe la montodeklivo en la supera Saale-valo. Ĝis 1918 apartenis Katzhütte al la Supera administrujo de la Princlando Schwarzburg-Rudolstadt.
Dum la Dua mondmilito 52 punlaboristoj el Pollando kaj Sovetio aktivis en la labortendaroj eosteŭropulaj.
Katzhütte havas stacidomon ĉe Schwarzatalbahn fakte temas pri la fina punkto de ĝi.
Multas surloke iam gravaj ejoj/lokoj kiuj pereis aŭ estas pereanta. Jen kelkaj el ili:
|