Kazemato estas parto de fortikaĵo speciale aranĝita por ebligi pafadon de kanono aŭ artilerio. La vorto devenas de la itala casamatta, kiu signifas "armita domo". Laŭ NPIV ĝi estas Volba bomb-imuna subtera ĉambro en citadelo aŭ fortreso.[1] Kaj oni indikas al rilataj terminoj bunkro kaj blokhaŭso.
Laŭ Francisko Azorín kazemato estas Arkaĵa subteraĵo de citadelo aŭ fortikaĵo, kie oni gardas la eksplodemajn substancojn, k. a.[2] Li indikas etimologion el la hispana casa mata (domo unuetaĝa).[3]