Kaŭterizo (aŭ kaŭterado) estas medicina tekniko bazita sur la uzo de varmo aŭ kemiaĵo por detrui nenormalan histon (tumoron) aŭ obturi sangajn vaskulojn en kazo, inter alia, de kronika epistakso.
Varmo estas plej uzata, kaj de pratempo. Ĝi kaj haltigas la hemoragiojn kaj preventas la infektojn.
La kauterizo estas ĝenerale farita per kaŭtero, (aŭ kaŭterizilo) kies ĉefa parto estas platena drato aŭ plato varmigita per flamo, aŭ rezistanco varmigata per elektra kurento. Elektra kaŭtero estas nomata elektrokaŭtero aŭ galvanokaŭtero.
Kaŭstikaĵoj povas detrui la histojn; pli uzataj estas
La kemia kaŭterizo estas nun malmulte uzata, ĉar ĝi havas la maloportunaĵo, ke la kaŭstika substanco povas lezi la ĉirkaŭajn histojn.
Likva azoto (-195,79 °C) « brulas » la histojn kiel varmo. (Frostiĝo). Tiu terapio, nomata krioterapio efikas kontraŭ verukoj kaj aliaj hautaj tumoretoj.
Oni ankaŭ povas uzi: