Κέβης εκ Θηβών (430 a. K. - 350 a. K.) | ||
---|---|---|
La tabelo de Kebo, pentraĵo de Hendrick Goltzius.
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 430 a. K. en Tebo, Grekio | |
Morto | 350 a. K. en Tebo, Grekio | |
Lingvoj | antikva greka vd | |
Profesio | ||
Okupo | filozofo matematikisto vd | |
Laborkampo | Filozofio vd | |
Aktiva dum | 5-a jarcento a.K.E.–4-a jarcento a.K.E. vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Kebo de Tebo (latine: Cebetis Thebani) estis greka vegetarano, filozofo kaj disĉiplo de Filolao de Krotono la pitagorano, kaj Sokrato. Li estis samtempulo de sia sampatrujano Simiaso de Tebo (430 a. K. - 360 a. K.) kiu siavice estis disĉiplo de Sokrato. Li estas menciita en pluraj verkoj de Platono tiaj kiaj la 3-a Epistolo, Fedono kaj Kritono. Ksenofono diris ke li estis membro el la intima cirklo de Sokrato kaj ofta frekventanto de la hetajroj.
Lia verko "La Tabelo de Kebo" ankoraŭ pluvivas, sed oni kredas ke ĝi estas komponaĵo de aŭtoro vivinta en la 1-a aŭ 2-a jarcento post Kristo. Tri dialogoj, nome "Hebdome", la "Phrynichus", kaj la "Pinax aŭ Tabula" (ankaŭ konata kiel la Vojaĝo de la Homa Vivo) estas atribuitaj al li fare de Suido kaj Diogeno Laertio. La du lastaj perdiĝis kaj plimulto el la erudiciuloj neas la aŭtentikecon de la "Tabelo" surbaze de materia kaj parolaj anakronismoj. Filippo Alberici (1470-1531), itala humanisto, tradukis la verkon por donaci al la angla reĝo Henriko la 7-a, tamen, la manuskripto neniam atingis la manojn de la suvereno, kiun Alberici neniam havis la pleziuron konatiĝi.
Malsukcesinte en sia origina projekto, Alberici tial decidis prezenti ĝin al negrava patrono kaj tiele donacis ĝin al Joachim Bretoner, ekleziulo el la reĝa rondo. Por la okazo, li aldonis duan verkon al la originala enhavo de la kodekso kaj enmetis novan dediĉon. Bretoner poste forlasis Kembriĝon por vojaĝi al Italio, kaj ne kunportis la manuskripton - kiu tial restis en Anglio.[1]