Kecaloj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
genroj
| ||||||||||||
P. antisianus | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Kecaloj aŭ kvecaloj estas belege koloraj birdoj de la familio Trogonedoj, kiuj vivas en tropikaj regionoj de Ameriko.
La vorto "kecalo" estis origine uzita por nur la brilkecalo, Pharomachrus mocinno, la fama longvosta kecalo de Centrameriko, kiu estas la nacia birdo de Gvatemalo. La termino ankoraŭ aludas al tiu birdo specife, sed nune ankaŭ aludas la speciojn de la genroj Pharomachrus kaj Euptilotis. La ses kecaloj estas jenaj:
Euptilotis neoxenus parence rilatas al genro Pharomachrus kaj estas nomita pro tio orelkecalo de kelkaj fakuloj, ekzemple la American Ornithologists' Union, sed ankaŭ oreltrogono de aliaj.
La nomo "kecal" devenas el navatla kvecalli, "granda brila vostoplumo" (American Heritage Dictionary) aŭ "vostokovriloj de kecalo" (Merriam-Webster Collegiate Dictionary), el la navatla etimo kvetz = "stari" uzita por aludi la starajn vostoplumojn.
Pharomachrus devenas el antikva greka pharos = "mantelo", kaj makros = "granda", rilate la flugilon kaj la vostokovrilojn de la Brilkecalo.