Keith | |
---|---|
![]() Keith Kissack kun Karlo, princo de Kimrujo en Muzeo de Monmouth, 1975. | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-a de novembro 1913 en Clun, Shropshire |
Morto | 31-a de marto 2010 en (nekonata) |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) (–1927) ![]() |
Alma mater | Durham School (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | instruisto historiisto ![]() |
Keith Edward KISSACK, MBE (naskiĝis la 18-an de novembro 1913 en Clun, Shropshire, mortis la 31-an de marto 2010) estis Brita instruisto kaj historiisto. Li estas notinda pro siaj multaj publikaĵoj pri la historio de Monmouth kaj Monmouthshire.
Li naskiĝis en Clun, Shropshire, kaj vizitis lernejon de Durham kie li estis membro de la lerneja kriket-teamo en 1931 kaj 1932. Li poste vizitis "University College Plymouth St Mark & St John", Chelsea, kie li trejniĝis kiel instruisto.[1] Post la dua mondmilito, en kiu li estis vundita, li instruis en Monmouth, fariĝante lernejestro de "Priory Street School". Li servis en la komunuma konsilio de Monmouth, kaj estis juĝisto kiu prezidis la lokan tribunalon. Li estis ankaŭ kuratoro de la Muzeo de Monmouth, kaj ano de la "Society of Antiquaries of London".[2][3] Li estis farita Membro de la Brita Imperio en 1976.[4]
Liaj ĉefaj publikaĵoj, ekskluzive de gazetaraj artikoloj, inkluzivas:[3][5]