Kemijärvi estas urbo kaj komunumo en la Laponia provinco de Finnlando, mallonge en finna Laponio. Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 7 030 loĝantoj sur areo de 3 504,39 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 loĝantoj/km². El la areo 427,01 km² (10,9 %) estas akvo. El antaŭa komunumo Kemijärvi estis distingita kampurbo Kemijärvi 1957, kaj la origina Kemijärvi ricevis nomon Kemijärven maalaiskunta (Kampara komunumo de Kemijärvi). Tio estis la lasta fojo, kiam al nomo de komunumo de Finnlando estis ligita la vorto maalaiskunta/landskommun. Tiu komunumo estis ligita al Kemijärvi en 1973. Samtempe Kemijärvi ŝanĝis el kampurbo al urbo. Ekde tio ĝi estis la plej vasta komunumo de Finnlando, ĝis en 1986 pli vasta Kuhmo fariĝis urbo kaj la plej norda urbo de Finnlando, ĝis pli nordan Kamparan komunumon de Rovaniemi al la urbo Rovaniemi oni ligis.