Keratokonuso, el la grekaj vortoj kerato (korneo) kaj konos (konuso) estas degenerativa malsano de okulo. Parto de la korneo maldikiĝas kaj superas en konusa formo el normala surfaco pro strukturaj ŝanĝadoj.
Keratokonuso povas tre distordi la vidadon, oftas du- kaj pli-vidado, impresiĝemeco kaj vidado de lumaj strioj. Pleje ĝi estas rekonita en adoleskantoj, kaj ĝi severiĝas pleje en junaĝo. Ĝi povas stabiliĝi por pliaj jaroj, kaj poste severiĝi; ĝi estas neantaŭvidebla kaj individua. Se ambaŭ okuloj estas malsanaj, ĝi povas limigi la kapablon por legado kaj stirado. Pleje ĝi estas korektebla per kontaktolensoj, sed pliseverado povas igi operacion necesa.
Ĝia ofteco estas unu el mil, sed laŭ lando kaj etnaj grupoj tiu varias inter 1:500 kaj 1:2000. Ĝi estas en ĉiu parto de la mondo, sed plej oftas en sudazianoj. Oni povas malakurate kalkuli ĝian oftecon, ĉar oni povas facile konfuzi ĝin kun aliaj malsanoj.
Ĝiaj kialoj ne estas precize konataj. Ĝi havas genetikajn faktorojn, ĉar ĝi iĝas pli ofte en familioj, en kiuj iuj jam havas tiun malsanon. Ĝi estas ankaŭ pli ofta en Down-sindromo. La maldikiĝado estas klarigita per enzimoj, kiuj detruas la korneon.
Ĝi komencas kun malgranda ombro, do la malsanulo iras al optikisto aŭ oftalmologo por korekti lian vidadon. Tiam la malsano estas misrekonita kiel normala miopeco, kaj ili faras okulvitron aŭ kontaktolensojn. La malsanulo sentas tiun korektadon malperfektan, kaj ili ŝanĝas tiujn ilojn ofte. Mezuroj montras pligrandigitan astigmion. Ĝi pli gravas krepuske, ĉar pupilo grandiĝas, kaj plej granda de malsana partio de korneo partoprenas en vidado. Pleje ambaŭ okuloj estas malsanaj, sed nesimetrie; povas esti, ke la dua okulo komencas malboniĝi pliaj jaroj post la unua. La deformo de du okuloj estas malsama: tipo, grandeco kaj angulo de konusoj estas malsamaj. Kompanaj povas esti impresebleco, lacigado de okuloj kaj jukado de okuloj, sed ili ne doloras. Komence ankaŭ malgrandaj albuminfiloj povas esti videblaj, ĉar en keratokonuso la kurbeco de korneo pligrandiĝis. Pli malfrue ili povas malaperi kun progresado de malsano.
Klasika simptomo estas pli-vidado per unu okulo. Ĝi estas pli evidenta kun grandaj kontrastoj, ekzemple lumo en mallumo. La aliaj bildoj estas pli mallumaj, kaj kaotike disvastita el la ĉefa bildo. Tiuj pozicioj ne varias tage, sed ili povas ŝanĝi en pli grandaj tempunoj. Ĝi similas al optika kometo, sed ĝi ekiĝas ankaŭ se la objekto estas en krankosafto (ĉefa akso) de okulo. La kojna formo havas ĝian pinton en ideala punkto de bildiĝo, el kiu ĝi disvastiĝas kaj mallumiĝas, simile al vosto de kometo. Ĝi kreskiĝas kun keratokonuso, kaj formiĝas en ventumilo. Tiu efekto povas esti tre perturbanta dum nokta vojaĝado (lampoj), dum televidado (emblemoj pliigas) kaj legado (linioj projekcias sur aliaj linioj). La lumoj ofte iĝas striataj, kaj briletado iĝas multe pli ofta komparante al sanaj okuloj. Pro malregula refrakto iĝas amorfaj lumaj makuloj ĉe surfacoj reflektantaj sunlumon. Se estas forta lumo ekster de vida kampo, saturigado kaj kontrasto de bildo malgrandiĝas. Malofte la objektoj moviĝadas malgrande sinkrone kun batado de koro, kiun okazas oscilado de okula premo.
La konuso igas ne centre, sed subcentre, do ĝi estas nesimetria, kiu estas karaktera. Ordinaraj refrakciaj eraroj konservas simetrion de bildo, sed keratokonuso montras distordon kiu montras supre. Se la malsanulo vidas punktan lumon sur malluma fono, li vidas pligrandan parton de komo inter 45 kaj 135 gradoj. Se li eklipsas suban parton de lia okulo per rekta borda objekto, li vidas pli bone, sed se li eklipsas supran parton, li vidas pli malbone. Kiam oni eksperatas tiun, li devas peti topografian laborekzamenon por rekoni keratokonuson.
La okulisto aŭ optometristo unue legas la anamnezon de la malsanulo kaj liaj familianoj, kaj demandas pri simptomojn. Post kiam ili mezuris akurecon de vidado, ili ekzamenas per keratometro lokalan kurbecon de korneo, serĉante neregulan astigmion, kiu suspektas keratokonuson.[1] Plej severaj okazoj povas esti ekster de limoj de mezurkapablo de instrumento.[2] Alia ekzameno estas retinoskopio, en kiu estas unu lumradio fokusita en retino, kaj ĝia vojo sekvita post reflektado. Ili ŝanĉeligas lampon, kaj mezuras plian lumradion. Keratokonuso montras tondilan reflekson, la envena kaj reflektita radioj moviĝas kiel tondilo.[2][3] Ili faras ankaŭ reflektometran ekzamenon, sed pro neregulara surfaco okazita de keratokonuso ili povas trovi nur lokalan minimumon, parametrojn de malpli malbona okulvitro. Se la malsanulo vidas per tiu ankaŭ perturbite, neregula astigmio estas konfirmita. Reflektometro mem ne povas diagnozi keratokonuson.
Suspektite keratokonuson oni serĉas aliajn karakterajn simptomojn per aperturlampo.[4] La evolviĝinta malsano estas facile videbla kaj montras nemalinterpreteblajn signojn ankaŭ aliaj esploroj. En duono de kazoj estas ringo de Fleischer videbla, kiu estas flavbruna aŭ olivverda ringo en rando de korneo.[5] Ĝin okazas hemosiderino, el kiu ferooksido kolektiĝas en kornea epitelio. Ĉi ne ĉiam estas videbla per nearmitaj okuloj, sed kobaltblua filtro montras ĝin pli bone. En duono de malsanuloj oni povas vidi sulko de Vogt, kiuj estas detalaj linioj de forto, kiuj estas okazitaj per mallarĝado kaj maldikiĝo de korneo.[5] Malgranda premo tempore malaperigas ilin. Se la konuso estas tre alta, ĝi okazas V-forman kavon, se la malsanulo rigardas malsupren, tiu estas signo de Munson.[6] Oni povas pli frue rekoni la malsanon el aliaj simptomoj, do oni uzas tiun signon tre malofte.
Oni uzis pli frue manan keratoskopon por analizado, kiu povas facile, kaj neinvade bildigi surfacon de korneo, kiam ĝi projektas koncentrajn lumcirklojn en okulo, ĝi estas ŝanĝita al topografio de korneo, kiu projektas desegnon el korneo, faras digitalajn fotografiojn, analizas ilin, kaj faras topografikan mapon. Tiu mapo bildigas distordojn kaj cikatrojn en korneo; keratokonuso estas videbla per plikrutado de kurbeco de surfaco de okulo sub ĝia centro.[7] Ĝi donas akuratan bildon de momenta grandeco kaj grandeco de malformo, kiu eblas bazon por rimarki progreson de malsano. Oni povas rekoni la malsanon per tiu metodo antaŭ aliaj simptomoj.[7]
Oni povas klasifiki staton de malsano en pli modoj:[8]
Per kornea topografio tiuj klasifikoj estas flankenpuŝitaj. El la akurataj mezuroj oni povas pli akurate priskribi la momentan staton per dikeco (μm) kaj kruteco (D) mezuritan en mezo de okulo kaj en apiko de konuso.[8]
Oni faras multajn esplorojn, sed oni ne konas ĉiujn faktorojn.[7] Ili povas esti ĉela, genetika aŭ efiko de medio, el tiuj iu ajn povas okazi keratokonuson..[9][10]
La malsano efikas per disfalo de tavolo de Bowman, kiu estas inter epitelio kaj stromo.[2] Kiam ili kontaktas, komencas strukturajn sanĝadoj, kiuj plimalkonstruas la korneon. La malsana korneo enhavas vundojn kaj el vundoj samgrandajn areojn. Oni povas rigardi cikatrojn kiel aspekton de degenero, sed frotiĝado per kontaktaj lensoj grandigas tiun je pli ol duoble lau unu granda, plicentra esploro.[11]
Multaj esploroj rimarkis pliaktivitajn proteazojn en korneo kun malpli aktivaj inhibitoroj.[9] En stomo la proteazoj disigas iujn kolagenajn ligojn.[12] Aliaj sugestas, ke aldehid- dehidrogenazo pligrandigas iĝado de neligitaj radikoj, kaj tiuj oksidas la korneon.[13] Tiuj malkonstruoj okazas malvastigado kaj malgrandiĝo de meĥanika stabileco de korneo[14]
Iuj esploroj raportas pri genetikaj faktoroj.[15] Ĝi estas pli ofta en iuj familioj,[16] kaj el unuovaj ĝemeloj ambaŭ aŭ neniu estas malsana kun keratokonuso.[4] Unu malsanulo pligrandigas riskon en lia familio. Oni ne konas tiun grandecon, sed li taksas ĝin inter 6% kaj 19% laŭ variaj esploroj.[17] Du esploroj, kiuj esploris grandajn homogenajn populaciojn trovis suspektajn genojn en kromosomaj armoj 16q kaj 20q.[17] Pleje oni pensas, ke la geno havas autosoman dominantan herediĝon. Oni trovis raran mutacion, kiu herediĝas tiel, lokiĝas en regiono mir-184, efikas en antaŭa parto de lenso kaj korneo, kaj akompanas antaŭan polaran katarakton..[18] Ĝi estas pli ofta en sindromo de Down, sed neniu trovis iun ligon.[19]
Ĝi povas iĝi al atopiaj malsanoj kiel astmo, alergio kaj ekzemo. Ne estas rara, ke tiuj estas en unu malsanulo.[20] Ĝi havas ligon kun sindromo de Down kaj sindromo de Marfan.[20] Laŭ multaj esploroj frotado de okuloj pliseverigas la malsanon, do kuracistoj sugestas ne fari ĝin.[21][22][23][24][25][26] Keratokonuso povas iĝi ankaŭ post operacio per LASIK.[27]
Frue oni povas pli-malpli korigi keratokonuson per okulvitro aŭ malmolaj kontaktlensoj. Kiam la malsano progresas, tiuj ne povas helpi pli, do la malsanulo komencas uzi rigidajn (RGP) kontaktlensojn. Li povas vidi per tiuj, sed ne resanigas lin, kaj ne haltigas la malsanon.[28]
Tiu kontaktlensoj helpas la vidadon ankaŭ per larmoj inter ili kaj korneo, kiu kompensas neregulaĵojn de korneo. La malsanulo povas elekti el pli specialaj tipoj. Ili povas viziti du specialistojn, el kiuj unu profesias pri keratokonuso, kaj la alia pri kontaktlensoj. Se la konuso estas tre neregulara, korektado estas tre malfacila,[9] kaj la malsanulo faras kontaktlensojn al si helpe de fakulo.[6] Eble li devas provadi multfoje.
Oni fabrikas ankaŭ specialajn molajn kaj hidrofilajn lensojn, kaj plinovige silikonajn hidrogelajn. La molaj kontaktlensoj akomodiĝas al surfaco de korneo, tiu malplibonigas ilian efikecon. Do oni fabrikas hibridajn kontaktlensojn, kiuj estas meze malmolaj, periferie molaj. La unuaj hibridaj lensoj ne povis plene korekti keratokonuson,[29] do oni ne fabrikas la malnovajn tipojn, ekzemple SoftPerm lensojn.[30] La kvara generacio havas kaj korektajn kapablojn kaj komforton. Novaj teĥnikoj korektis difektojn de malnovaj lensoj, kaj la novaj konformiĝas al okuloj de granda plimulto de malsanuloj.[31]
Iuj elektas tavolajn lensojn, kiuj estas sube molaj, supre malmolaj, kaj ambaŭ helpas vidi.[32] Iuj molaj lensoj en tiuj kombinoj estas preparita tial, kial la malmolaj povas pli bone akomodiĝi sur ili. La fakulo devas havi sperton kaj la malsanulo paciencon por adaptado de la kombino.
Sklerotaj lensoj estas grandaj lensoj, kiuj estas pli grandaj ol la korneo. Ili estas pli stabilaj, ĉar ili kovras pli grandan parton de surfaco de okuloj. Oni elektas ilin, se la konuso estas tre granda aŭ neregulara.[33] Ili povas esti malpli komfortaj pro ilia grandeco, sed facile uzeblaj, do ankaŭ malpli lertaj aŭ maljunaj malsanuloj povas uzi ilin.
Oni fabrikas ankaŭ lensojn, ekzemple SoClear, kiuj similas al sklerotaj lensoj, sed ili kovras nur la plenan korneon. La malsanulo povas ilin facile uzi, kaj ili estas malpezaj kaj ili ventiliĝas bone. La malsanuloj povas uzi ilin ankaŭ se la aliaj tipoj ne korektas bone.
El malsanuloj 11–27% iam devas esti operaciita, ĉar la korneo iĝis tre maldika aŭ la kontaktlensoj eltiris ĝin.[10][34][35] Oni povas helpi per transplantado de korneo, aŭ penetra keratoplastiko. Keratokonuso estas la plej ofta kialo de penetra keratoplastiko; el tiuj estas ĉirkaŭ kvarono pro keratokonuso.[36] Korneo ne havas direktan sangoprovizadon, do trovi donanton estas pli facile, ĉar la donanto ne necesas havi sangogrupon de la ricevanto. Oni kontrolas sanecon de korneo antaŭ la operacio.
Konvaleskado bezonas kvar-ses semajnojn, vidado releviĝas post unu jaro, pleje stabile.[35] Laŭ National Keratoconus Foundation estis trapenetra keratoplastiko la plej sukcesa, kun minimume 95% indico.[10] Fadenoj malaperiĝas en tri-kvin jaroj, sed oni forigas parton el ili, se ili iritas.
En Unuiĝitaj Statoj (Usono) oni faras tiun ambulatorie, sen narkozigo. En aliaj landoj oni faras ĝin kun ĝenerala anestezio. Poste la kuracisto flegas la malsanulon dumjare. Ne rare la vidado pliboniĝas poste, sed se ne, la kontaktlensoj konformiĝas pli bone, ĉar la surfaco estas pli regulara. Plej grandaj danĝeroj estas malakcepto kaj anomala angiokreskado. En kazo de malakcepto oni ripetas la transplantadon, pleje sukcese.[37] Keratokonuso rare iĝas en nova korneo; se ja, oni atribuas ĝin al restoj de malnova korneo, aŭ al malzorga filtrado.[38] Se en kvin jaroj aperiĝas neniu problemo, nur rare iĝos ia anomalio.
La transplantado de ringsegmentoj estas moderna alternativo de transplantado de korneo. Oni faras malgrandajn tranĉojn, kaj ŝovas du segmentojn el polimetil-metakrilato inter tavoloj de stromoj, kaj ŝlosas la tranĉojn. La surfaco de korneo glatiĝas kaj platiĝas. Tiuj estas forigeblaj kaj ŝanĝigitaj. Oni faras tiun operacion ambulatorie kaj loka anestezigo.[39]
Oni uzas pleje Intacs ringsegmentojn; ankaŭ Ferrara ringoj estas bone konataj. Ilia loko estas alia, ĉar oni plantas Intacs ringsegmentojn ekster, kaj Ferrara en optika zono. Nur Intacs ringsegmentoj havas FDA I, II kaj III atestojn. La FDA enkondukis tiujn en 1999 por miopio, sed ili estis elstenditaj ankaŭ por keratokonuso en Julio de 2004.[40]
En 2003 la esploroj ankoraŭ ne estis finitaj, sed la ringsegmentoj havis bonajn rezultojn.[41][42] Povas esti, ke la malsanulo bezonas ilojn por korektado de lia vidado ankaŭ postoperacie. Kromefiko povas esti invado en antaŭa ĉambro, infektado de korneo, glitado aŭ pintado de ringsegmentoj.[42] La operacio povas helpi ankaŭ al malsanuloj, kies vidado ne estas alie plibonigita, sed oni ne povas garantii efikecon, kaj stato de kelkaj malsanuloj eĉ malplibonigas postoperacie.
Laŭ malnovaj esploroj oni povas platigi korneon per du segmentoj.[43] Pli novaj esploroj diras, se la tuberoj randas en korneo, unu segmento estas pli bona. Tiel platigas ĉefe la tubero, kaj la platigita supera parto plikrutas.[44]
Banderolo signifikas, ke la korneo estas banderoligita per riboflavonaj kolagenoj. Ĝi estas nomita ankaŭ kiel CXL, CCR, CCL aŭ KXL. Oni enigas riboflavinojn, kaj eksponas la okulon dum 30 minutoj al UV-A radiado.[12][46] La riboflavino igas novajn ligojn inter kolagenoj en la stromo, kiu pligrandigas kaj defendas meĥanikajn kvalitojn de korneo, kaj removas epitelion por pligrandigi efikecon.
La klinikaj esploroj komencigis en 2002 en Germanio kaj Italio,[47] kaj la banderolo povis haltigi aŭ malplirapidi la malsanon. Laŭ Aŭstralia artikolo en 2008 ĝi stabilizis ĉiujn okulojn, kaj pleje ĝi povis iom plibonigi la vidadon.[48] Oni komencis removi epitelion en Eŭropo.[49] En Usono inter 2008 kaj 2010 oni esploris pli ol 300 malsanulon, kaj dum tiu studo ankaŭ la epitelio estis removita. Ili faris hazardajn, kontrolitajn, multiflankajn pruvojn por kuracado de keratokonuso kaj LASIK ekstazio.[50]
Banderolo ofte estas kombinita kun aliaj metodoj por malgrandigi malsimetrion de korneo kaj plibonigado de vidado. Oni povas uzi ringsegmentojn,[51] Keraflexon,[52][53] aŭ kuraci per lazero gvidita laŭ topografio.[47] Plifoje la vidado ne iĝas tiel bona kaj la malsanulo devus surhavi kontaktlensojn por vidi bone, sed la lensoj konformiĝas pli bone kaj li povas surhavi eĉ unutagajn lensojn. La vidadi plibonigas kaj iĝas konstanta per tiuj metodoj; ili ankaŭ malpliigas transplantadon de korneo.[54][55]
Radiala keratotomio estas refrakta operacian metodo, kiun inventis la ruso Svjatosláv Fjodorov en 1974. Oni faras radialajn tranĉojn por aligi la formon de korneo. Dr. Arcibasev demonstris la teĥnikon en Italio en 1988 por miopio.[56]
Oni anstataŭigis tiun en kazo de miopio per LASIK kaj aliaj similiaj metodoj. En kazo de keratokonuso oni ne faras tiun, ĉar LASIK removigas la stromon, kaj per tiu plimalfortigas la korneon.[57][58][59]
En kazo de keratokonus la radiala keratotomio estas pli evolvigita. La nova metodon ellaboris Marco Abbondanza, kaj li demonstris ĝin en 1994. En 2005 li demonstris novan version. Oni nomas ĝin eta malsimetria radiala keratotomio. Oni faras 1,5-2,5 mm grandajn tranĉojn per diamanta tranĉilo por aligi de formo de korneo. Li planas la tranĉojn laŭ la gvidita cikatrado. Per tiu li povas malgrandi astigmion, kaj halti la malsanon en unua aŭ dua fazo.[60][61][62][63]
DALK estas profunda antaŭa strata keratoplastiko, kiu estas uzita por antaŭmalhelpi ruiniĝadon de transplantita korneo. En tiu kazo nur la ĉefa maso de korneo, ekstera parto de epitelio kaj stromo estas ŝanĝitaj. Aliaj partoj helpas defendi strukturon de korneo. Oni povas transplanti ankaŭ liofilizatan histon, kiu ne estos detruiĝita.[64]
Iuj kuracistoj removas epitelion de nova korneo, kiu plibonigas iomete la vidadon, sed plilongas resanigadon.
Epikeratofakio estas rare uzita metodo, ĉefe ĉe junuloj. Oni removiĝas epitelion de korneo, kaj anstataŭiĝas ĝin per lenticulo de donantooro.[9] La kuracisto devas esti tre lerta, kaj la rezulto ne estas tia bona, kiel keratoplastiko..[65]
Komence astigmio kaj miopeco estas rekonitaj, pleje dum adoleskeco. Oni diagnozas keratokonuson ĉirkaŭ la 20 jaroj de la malsanulo. La malsano povas komencigi ankaŭ pli frue aŭ malfrue, kiam la ulo estas infano aŭ adulto.[2] Se ĝi komencigas frue, ĝi povas iĝi pli severa.[7][66] La vidado povas en unu monato tre malboniĝi, kaj la malsanulo devas uzi novajn lensojn. Normale okulvitroj povas nur en la frua komenco helpi, post oni devas uzi kontaktolensojn. Ĝi pliseveriĝas nekalkuleble, povante haltigi dum multaj jaroj, subite pliseveriĝi en unu monato. Post 10-20 jaroj ĝi haltiĝas, kaj neniam pliseveriĝas; Ĝi okazas pli ofte inter 30 kaj 50 jaroj.[6]
En severaj kazoj la konuso elŝiras Descemet-membranon, kiu estas en interna tavolo de korneo. Pli frue kiam ĝi povas resanigi, likvo fluas el internaj partoj de okulo en korneo. Li sentas doloron, kaj lia vidado nebuliĝas. Nebuligado de korneo estas konita en nomo"cornealis hydrops," kiu resaniĝas en 6-8 semajnoj. Tiu okazas cikatrojn, sed helpas planiĝi la korneon, kiu povas helpi surmeti kontaktolensojn.[67] Li povas plirapidi resanigadon per bandaĝo kun fiziologia sala solvaĵo. Foje la ŝiro okazas plian ŝvelaĵon, kiun pleniĝas likvo el internaj partoj de okulo. Ĝi tre malpliboniĝas la vidadon ĝis ĝi resaniĝas. Ĝis tiam la okulo estas neoperigebla.
Aliaj malsanoj kiuj maldikigas korneon sen inflamo:
Unue germana Burchard Mauchart skribis pri ĝi en 1748, kaj nomis ĝin staphyloma diaphanum.[7] En 1854 angla John Nottingham priskiribis ĝin detale, kaj diferencis ĝin el aliaj malsanoj de korneo.[7] Li priskiribis konusan formon kaj malforton de korneo, pli-vidadon, kaj malsimplan elektadon de lensojn.[69] En 1859 la angla William Bowman uzis novan inventaĵon de Hermann von Helmholtz, kaj li rekonis la malsanon per okulspegulado. Li skribis pri la angulo de spegulo, en kiu la konuso estas plejbone videbla.[70] Li ellaboris operacian metodon por restarigado de vidado. Li enkondukis hokon tra korneo, tiris ĝin en irison, kaj kunpremis la pupilon. Tiel li redonis la vidadon al 18 jara virino, kiu ne povis kalkuli fingrojn en 8 cola (proksimume 20 cm) tavolo. En 1869 svisa Johann Horner nomis la malsanon en nomo keratokonuso, kaj li skribis pri nova metodo, kiun ellaboris germana Albrecht von Graefe.[71] Li transformis la korneon per argento-nitrato kaj drogoj, kiuj malgrandigis la pupilon (miozo), poste masaĝis ĝin.[7] Franca Eugène Kalt uzis unue la freŝe inventitajn kontaktlensojn por korektado de keratokonuso.[72] Ekde la 20a jarcento evoluis multe la sciencon pri la malsano kaj metodojn por kuraci ĝin. La aŭstria Eduard Konrad Zirm (1863-1944) faris la unuan korneotransplanadon, kiam li estis ĉefoftalmologisto en Olmütz.[2][3] Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine Por kuraci keratokonuson unue Ramón Castroviejo Briones transplantis korneon en 1936.[73][74]
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Keratoconus en la hungara Vikipedio.