Khadija Arib | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de oktobro 1960 (64-jaraĝa) en Maroko |
Lingvoj | araba • Berbera lingvaro |
Loĝloko | Amsterdamo • Oude Noorden |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando Maroko |
Alma mater | Universitato de Amsterdamo - sociologio (–1995) social academy (en) - sociala laboro |
Familio | |
Infanoj | Sabra Dahhan (en) , Ghassan Dahhan (en) |
Okupo | |
Okupo | politikisto socia laboristo sociologo instruisto |
TTT | |
Retejo | https://www.tweedekamer.nl/kamerleden_en_commissies/alle_kamerleden/arib-k-pvda |
Khadija Arib, araba: خديجة عريب , (n. la 10-an de oktobro 1960 en Hedami, Maroko) estas nederlanda politikisto. Ŝi estas membro de la Laborista Partio (PvdA).
Arib naskiĝis proksime al Casablanca en Maroko. Ŝi migris al Nederlando kiam ŝi estis 15-jara. Ŝi studis sociologion ĉe la Universitato de Amsterdamo.
Kiel parlamentanino kun migrada fono ŝi fariĝis prezidanto de la Dua Ĉambro (la Ĉambro de Reprezentantoj en la nederlanda parlamento)[1][2]. En 2017 la feminisma revuo Opzij donis al ŝi la titolon de plej influa virino de Nederlando en la kategorio 'politiko'.
Khadija Arib estas la unua Prezidanto de la Ĉambro de Reprezentantoj kun duobla civitaneco, la unua ina politikisto de afrika deveno kaj la unua kun islama fono[3].
En 2020 ŝi estis distingita kiel doktoro honoris causa de la Vrije Universiteit Amsterdam (Libera Universitato de Amsterdamo)[4].