Kibeho | |||
---|---|---|---|
urbeto ![]() | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 25 885 (2022) [+] | ||
Loĝdenso | 330 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 2° 39′ S, 29° 33′ O (mapo)-2.650277777777829.556666666667Koordinatoj: 2° 39′ S, 29° 33′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 78,54 km² (7 854 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Kibeho – urbeto en Ruando, distrikta ĉefurbo, nomata de la loka loĝantaro Afrika Lourdes.
La loko estas konata en Ruando kaj ekster ties landlimoj, ĉefe pro Maria apero en la jaroj 1981–1983. Maria revelaciis tiutempe al tri lernantinoj de loka lernejo. La 29-an de junio 2001 la revelacioj estis oficiale agnoskitaj de Katolika Eklezio kiel veraj. De 2003 en Kibeho ekzistas templo dediĉita al Maria, Patrino de la Vorto.
En la 90-aj jaroj en Kibeho troviĝis la plej granda en Ruando rifuĝejo por interne dislokitaj personoj. La centro estis kreita en 1994, mallonge post fino de fratmortigaj bataloj inter la gentoj hutuoj kaj tutsioj. La 22-an de majo 1995 okazis tie masakro de civila loĝantaro, rezulte de kiu mortis laŭ diversaj fontoj de 330 ĝis 4000 personoj.