Kikki Danielsson | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Elsie Ann-Kristin Danielsson |
Aliaj nomoj | Kikki Danielsson |
Naskiĝo | 10-an de majo 1952 (72-jaraĝa) en Visseltofta |
Lingvoj | sveda • angla |
Ŝtataneco | Svedio |
Familio | |
Edz(in)o | Kjell Roos (1984–1999) |
Okupo | |
Okupo | country singer (en) kantotekstisto akordionisto dansband singer (en) diskografa artisto ŝlagristo jodlanto kantisto |
TTT | |
Retejo | https://kikkidanielsson.com |
Kikki DANIELSSON (naskiĝis la 10-an de majo 1952) estas sveda kantistino.[1]
Kikki Danielsson partoprenis dufoje en la Eŭrovido-Kantokonkurso por Svedio. En 1982 ŝi formis la duopon Chips kun Elisabeth Andreassen kaj prezentis la enskribon Dag efter dag ("tagon post tago"), kiu ricevis 67 poentojn kaj atingis la okan lokon el 18 partoprenantoj. En 1985 ŝi reprezentis denove Svedion, sed ĉi-foje kiel soloartisto: la kanto Bra vibrationer atingis la trian lokon kun 103 poentoj; Danielsson ricevis la maksimuman poentaron de 12 poentoj de Finnlando kaj Norvegio. En 1985 ŝi cetere konkuris en la Eŭrovido-Kantokonkurso kontraŭ sia duetpartnero de 1982: Elisabeth Andreassen reprezentis sian hejmlandon Norvegio kiel parto de la duopo Bobbysocks kaj venkis. Kikki Danielsson ludas akordionon.