Kilajoarbo | ||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||
| ||||||||
Quillaja saponaria Molina | ||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||
Kilajoarbo, Quillaja saponaria, estas ĉiamverda arbo en la familio de Kilajacoj, indiĝena de mezvarma centra Ĉilio. En Ĉilio ĝi ekzistas de 32 ĝis 40° en Suda Latitudo proksimume. Populacioj troviĝas eĉ je 2000 m (6500 futoj) super marnivelo. Ĝi povas kreski ĝis 15–20 m (50-65 futoj) de alteco. La arbo havas dikan, malhelan ŝelon; estas glataj, ledecaj, brilaj, ovalaj ĉiamverdaj folioj longaj 3–5 cm; blankaj stelformaj floroj 15 mm en diametro portataj en densaj korimboj; kaj seka frukto kun kvin folikloj enhavantaj po 10–20 semojn.
La interna ŝelo de Quillaja saponaria povas esti reduktita al pulvoro kaj utiligita kiel anstataŭaĵo por sapo, nome kilajo, ĉar ĝi formas ŝaŭmon kun akvo, pro la ĉeesto de glikosida saponino, foje distingita kiel kilaja saponino. Ĝi ankaŭ aplikiĝas en agrikultura ŝprucado kiel aldonaĵo al la ŝpruclikvaĵo. La sama, aŭ proksime simila substanco, troviĝas ĉe sapherbo (Saponaria officinalis), en senega radiko (Polygala senega) kaj en sarsaparilo; ĝi ŝajnas esti kemie rilata al digitonino, kiu okazas en digitalo. La ligno estas uzata en meblofarado, kaj odoroj derivitaj de la arbo estas uzataj en parfumoj kaj kosmetikaĵoj.
Kilajoarbo havas longan historion de kuracila uzo ĉe la anda popolo, kiu uzis ĝin kiel kuracilo por diversaj brustaj problemoj.[1] Ĝi estas la fonto de kilajo, kies ekstrakto estas uzata kiel nutraĵa aldonaĵo kaj kiel ingredienco en medikamentoj, personaj prizorgaj produktoj kaj fajroestingadŝaŭmo. Ĝi estas uzata kiel aldonaĵo en fotografiaj filmoj kaj kiel ŝaŭmiga agento por trinkaĵoj. La saponina enhavo de la ŝelo helpas stimuli la produktadon de pli akva muko en la aeraj vojoj, tiel faciligante la forigon de kataro per tusado.[1] La saponinoj de ĉi tiu arbo ankaŭ havas helpajn proprecojn por vakcinaj solvaĵoj.[2] QS21-helpaldonaĵo estas saponino obtenita el ekstrakto de Quillaja saponaria.[2][3]
Ĉi tiu arbo aperas en altecoj ĝis 2000 metroj.[4] La specio estas rezistema al sekeco, kaj toleras ĉirkaŭ −12 °C (10 ℉) en sia natura habitato.[5] Ekzemploj de specifaj naturaj troviĝejoj estas en centra Ĉilio en la arbaroj de Nacia Parko La Campana kaj Cerro La Campana, en tiuj lokoj ĝi estas asociiĝinta kun la Ĉilia Vino-Palmo, Jubaea chilensis.[6] Ĝi estas ofte uzata por rearbarigo sur aridaj grundoj. Ĝi estis enkondukita kiel ornamaĵo en Kalifornio. Arboj alklimatiĝis en Hispanio sed malofte estas kultivataj tie.
Quillaja estas derivita de la ĉilia vulgara nomo por ĉi tiu specio, culay.[7] Dume saponaria signifas 'saposimila[7]
Taksonidentigiloj |
|
---|