Kilfenora (en irlanda Cill Fhionnúrach nome Preĝejo de la fruktodona monteto aŭ Preĝejo de la blanka brovo) estas malgranda vilaĝo en Graflando Clare en Irlando, ĝuste sude de The Burren. Ĝi havis nur 169 loĝantojn en 2006. La vilaĝo famas ĉefe pro esti hejmo de la grupo Kilfenora Ceili Band kaj la loko por multe de la filmado de la televidserio Father Ted.