Kinnor (hebree כִּנּוֹר) estas antikva muzika instrumento de Israelanoj, kies preciza identigo estas neklara, sed en modernaj tempoj estas ĝenerale tradukita kiel "harpo" aŭ "liro",[1] p. 440, kaj asociata kun tipo de liro priskribita en israela imagaro, partikulare de moneroj de Bar Koĥba.[1] p. 440. Ĝi estis referencata kiel la "nacia instrumento" de la Judoj,[2] kaj modernaj muzikilfabrikantoj kreis reproduktajn lirojn "kinnor" bazite sur tiu imagaro.