Kinolino | |||||
Plata kemia strukturo de la Kinolino | |||||
Tridimensia kemia strukturo de la Kinolino | |||||
Alternativa(j) nomo(j) | |||||
| |||||
Kemia formulo | |||||
CAS-numero-kodo | 91-22-5 | ||||
ChemSpider kodo | 6780 | ||||
PubChem-kodo | 7047 | ||||
Fizikaj proprecoj | |||||
Aspekto | senkolora aŭ malforte flavkolora oleeca odoranta substanco | ||||
Molmaso | 129162 g·mol−1 | ||||
Denseco | 1,093g cm−3 | ||||
Fandpunkto | 237 °C | ||||
Refrakta indico | 1,6262 | ||||
Solvebleco | Akvo:Malmulte solvebla | ||||
Mortiga dozo (LD50) | 331 mg/kg (buŝe) | ||||
Sekurecaj Indikoj | |||||
Riskoj | R21 R22 | ||||
Sekureco | S26 S27 S28 S29 S30 S31 S32 S33 S34 S35 S36 | ||||
Pridanĝeraj indikoj | |||||
Danĝero
| |||||
GHS Damaĝo Piktogramo | |||||
GHS Signalvorto | Damaĝa substanco | ||||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H302, H311, H315, H319, H335, H341, H350, H370, H373, H400, H410 | ||||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P201, P202, P260, P261, P264, P270, P271, P273, P280, P281, P301+312, P302+352, P304+340, P305+351+338, P308+313, P312, P314, P321, P330, P332+313, P337+313, P361, P362, P363, P391, P403+233, P405, P501[1] | ||||
(25 °C kaj 100 kPa) |
La Kinolino estas kemia heterocikla aromata kombinaĵo kun kemia formulo C9H7N. Ĝi estas substanco higroskopa kaj kun forta odoro. Maljuniĝintaj specimenoj, ĉefe kiam elmontritaj sub la suno, fariĝas flavaj kaj poste brunaj. Kinolino estas malmulte solvebla en malvarma akvo sed facile dissolviĝas en varma akvo kaj en la plejmulto de la organikaj solvantoj.
La kinolino, samkiel multaj el ties derivaĵoj trovas multajn uzojn en la merkato, kaj la kinino[2], estas alkaloido trovata en plantoj. Tiel kiel la ozikinolino[3], ĝi estas izoelektra molekulo de la naftaleno. Sub la meditemperaturo ĝi prezentiĝas kiel likvaĵo kun alta bolpunkto kaj koloro palflava. Ĝi estas uzatas kiel solvanto en la reakcioj pri dekarboksiligo[4] de la organikaj kombinaĵoj.
La kinolino estas unue ekstraktita el la karbogudro de Friedlieb Ferdinand Runge. La karbogudro restas la ĉefa komerca fonto por kinolino. Tiel kiel aliaj nitrogenaj heterociklaj kombinaĵoj, samkiel piridino-derivaĵoj[5], la kinolino ofte raportiĝas kiel vivmedia malpurigilo asociita al firmaoj produktantaj naftoardezojn aŭ ŝtonkarbo, kaj ankaŭ troveblas kiel restaĵo de ?lokoj por lignotraktado. Pro ties relative malalta akva solvebleco, la kinolino posedas signifoplenajn potencialon por moviĝo en la vivmedio, kaj tio kondukas al akvomalpurigado. La kinolino estas facile malkomponebla de certaj organismoj, tiel kiel la Rhodococcus Tipo Q1[6], kiu izoliĝis el la grundo kaj kotoj de paperfabriko.
Kinolino ĉeestas en etaj amasoj da krudoleo ene de kruda petrolo kaj en nedistilitaj dizelaj frakcioj.
Kinolino estas uzata en la fabrikado de tinkturoj, en la preparado de hidroksokinolina sulfato[7] kaj niacino. Ĝi ankaŭ uzatas kiel solvanton por rezinoj kaj terpenoj.
Kinolino estas ĉefe uzata krudmaterialo por la produktado de aliaj specialaj kemiaĵoj. Ĉirkaŭ 4 mil tunoj estas jare produktataj laŭ raporto publikigita en 2005. Ĝia ĉefa uzado estas kiel antaŭaĵo por la 8-hidroksokinolino[7], kiu estas multeuza kelata agento kaj antaŭaĵo por pesticidoj. Ĝiaj 2- kaj 4-metilaj derivaĵoj estas antaŭaj materialoj por tinkturoj surbaze de cianinoj. La oksidigo de la kinolinoj estigas la kinolinatan acidon[8] aŭ piridino-2,3-dukarboksilata acido, kiu estas la krudmaterialo por herbicido kies komerca nomo estas "Assert".