Kirasvitro

Kontraŭkugla vitro de juvelvendeja montrofenestro post ŝtela klopodo.

Kirasvitrosekurecvitro estas kuglorezista vitro. La nocio estas ligite ĝenerale al specife dika kaj atakrezista vitro, kiu kontraŭstaras eĉ pafadon el man-pafiloj.

La moderna termino por ĝi estas la sekurvitro. Tiu estas uzata por defendo de personoj kaj objektoj, ekz. ĉe bankaj giĉetoj, aŭtomobiloj.

Du tipoj de la sekurecvitro estas:

  • unutavola sekurecvitro (ĉe tiu, la vitro rompas unuece kaj ne splitiĝas)
  • plurtavola sekurecvitro (ĉe tiu, krom la vitro, la vitron kovras, kunligas folio, kiu tenas en unu la vitron ĉe atako)