Kisoroszi | |||
---|---|---|---|
vilaĝo | |||
Rigardo al Kisoroszi en la nacia partko Duna-Ipoly
| |||
vilaĝo en Hungario vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hungario | ||
Regiono | Meza Hungario | ||
Departemento | Pest | ||
Subregiono | Szentendrei | ||
Poŝtkodo | 2024 | ||
Telefonkodo | (+36) 26 | ||
Kodo laŭ KSH | 29850 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Elek Nádasdy-Csontos[1] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 951 (1-a de januaro 2015)[2] | ||
Loĝdenso | 87,93 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 47° 48′ N, 19° 1′ O (mapo)47.807319.01201Koordinatoj: 47° 48′ N, 19° 1′ O (mapo) | ||
Areo | 10,94 km² (1 094 ha) | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Kisoroszi [+] | |||
Kisoroszi [kiŝorosi] estas vilaĝo en Hungario, en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en subregiono de Szentendre. La loknomo signifas: malgrandrusa.
Kisoroszi situas sur ebenaĵo, sur Szentendre-insulo fine de sakovojo. Ĝi troviĝas plej norde en la insulo kaj havas havenon. Kontraŭe estas Dunabogdány, al kies kvartalo Szentgyörgypuszta estas pramŝipa ligo.
Dum la romia erao sentineloturo staris en tiu areo. La vilaĝo longe havis privilegiojn.
Vidindaĵoj estas katolika preĝejo omaĝe al Reĝino de Rozario el 1719 kaj novbaroka kalvinana preĝejo el 1803, kies turo estas 21 m-ojn alta.
La vilaĝo estas ŝatata feriejo kaj ekskursejo. Apud la vilaĝo estas golfejo kun 18 truoj. Oriente de la vilaĝo estas lageto Bánya-tó, ĉ. 300 m granda.
Dum inundoj (kiuj ofte okazas) digoj defendas la vilaĝon, sed la unusola vojo al la proksimaj vilaĝoj estas sub akvo, la loĝantaro tiam ricevas varojn ŝipe aŭ helikoptere.