Kiteĵ (ruse Китеж, ruse Китеж-град, ruse Большой Китеж aŭ ruse Кидиш) estas mitologia urbo kiu, laŭ legendo, staris sur la bordo de lago Svetlojar kaj rivereto Ljunda, apud vilaĝo Vladimirskoje en norda parto de nuna Niĵnij-Novgoroda provinco. Laŭ legendo, dum tatara invado Dio kaŝis la urbon sub la akvo de Svetlojar kaj nur la plej piaj kaj purkoraj povas vidi ĝin tra la akvo.
La legendo baziĝas sur kronika literaturaĵo Китежский летописец[1], supozeble kreita en la 1780-aj jaroj en malnovkreda sekto de t.n. "kurantoj".[2] Sur la legendo baziĝas multaj artaĵoj, inkluzive faman operon ruse Сказание о невидимом граде Китеже и деве Февронии ("La legendo pri nevidebla urbo Kiteĵ kaj virgulino Fevronia") far Nikolaj Rimskij-Korsakov.
En la legendo temas pri urbo Bolŝoj Kiteĵ (ruse Большой Китеж, laŭlitere "Granda Kiteĵ"). Urbeto Malij Kiteĵ (Малый Китеж, "Malgranda Kiteĵ"), supozeble, ekzistis antaŭ la fondiĝo de Bolŝoj Kiteĵ. Laŭ la legendo, princo Jurij la 2-a Vsevolodoviĉ "albordiĝis apud Malij Kiteĵ, kiu staras sur bordo de Volgo, kaj rekonstruis ĝin".[3]. Post tio, la princo veturis trans riveroj Uzola, Sanda kaj Kerĵenec, kaj ektrovis belegan lokon sur bordo de lago Svetlojar. Tie li fondis la urbon Bolŝoj Kiteĵ. Китежский летописец diras:
|
[1].
|
Post venko kontraŭ kelkaj rusaj ŝtatoj, Batu-ĥano eksciis pri Kiteĵ kaj ordonis kapti ĝin. La mongoloj baldaŭ okupis la urbon Malij Kiteĵ, kaj la princo Jurij retiriĝis tra la arbaroj al Bolŝoj Kiteĵ. Unu el kaptitoj rakontis al mongoloj pri sekretaj vojoj tra la arbaro al lago Svetlojar. La hordo baldaŭ alvenis al la urbo. Je ilia miro, la urbo tute ne havis iujn ajn fortikaĵojn. Krome, la urbanoj ne montris iun ajn emon por defendiĝi. Anstataŭe, ili amasiĝis apud katedralo en la centro de la urbo kaj preĝis, petante Dion por protekto. Vidante tion, mongoloj pretiĝis al atako, sed subite el sub la grundo ekfluis multaj fontanoj de akvo, inundante la urbon kaj la atakantojn. La mongoloj devis retiriĝi kaj ili nur povis observi, kiam la urbo subiĝis en la lagon. La lasta, kiun ili povis vidi, estis la kruco sur kupolo de la katedralo. Baldaŭ sur la loko kie iam staris la urbo estis nur ondoj.
Tiu ĉi legendo disvolviĝis kaj travivis ĝis modernaj tagoj. Onidire, tiuj, kiuj estas piaj kaj puraj je la koro, trovos la vojon al Kiteĵ. Oni ankaŭ diras, ke sur lago Svetlojar oni povas iam aŭdi sonorilojn de kirkoj kaj kantojn de urbanoj el sub la akvo. La plej piaj eĉ povas vidi lumojn de religiaj procesoj en la urbo, se ili rigardas la lagon en kvietaj noktoj.[4]. La lago Svetlojar iam estas nomata "Rusa Atlantido"[5].
Oni supozas, ke la nomo Kiteĵ devenas de nomo de vilaĝo Kidekŝa[6], kiu, en la malnovrusa lingvo signifas "forlasita loko". La vilaĝo staris apud Suzdal kaj estis neniigita far la tatar-mongola hordo en la jaro 1237.