Klabo estas, kun la pilkoj kaj la ringoj, tradicia ilo de la aera ĵonglado. Ĝia aparta eco estas ke ĝi turniĝas unu aŭ plurfoje kiam oni ĵetas ĝin. Pri tio la klaboj estas tre spektindaj, ĉefe kiam ĝi estas uzata por interdonado aŭ interĵetado inter pluraj ĵonglistoj.
Kvin eroj faras klabon:
Teorie, ĉiuj movaĵoj eblaj per pilkoj ankaŭ eblas per klaboj. Tamen, la aera tornaĵo kaj la grandeco malsimpligas multajn movaĵojn. Krome, estas specialaj movaĵoj por la klaboj: ekvilibroj, rolaĵoj, perpiedaĵoj, ktp.
Nune, la plej alta nombro de klaboj ĵonglitaj estas 8, malpli ol pilkoj kaj ringoj.
La klabo estas la objekto la plej uzata por interdonado. Fakte, oni povas pligrandigi la movaĵojn, kaj per pli de klaboj, kaj per pli de ĵonglistoj. La nombro de ĵonglistoj estas kvazaŭ senlima.