La Klano Armstrong estas skota klano de Malaltaj Teroj en la Skotaj Limoj.[1] Tiu klano ne havas nun ĉefon agnoskita de la Lord Lyon King of Arms kaj tiele ĝi estas konsiderata duaranga klano.[1]
Langholm estas la tradicia sidejo de la klano Armstrong, kiu estas nune reprezentata tutmonde de la oficiala Clan Armstrong Trust. Hejmo de la klano Armstrong estas la Turo Gilnockie 2.3 km (1.4 m) norde de Canonbie.
En 1972, Neil Armstrong estis bonvenigita en la urbo Langholm, Skotlando, nome la tradicia sidejo de la klano Armstrong; li estis farita la unua libera homo de la burgh, kaj deklaris feliĉe la urbon kiel sia hejmo.[2] La Pacjuĝisto legis el nevalida 400-jaraĝa leĝo kiu postulis lin pendumi ajnan Armstrong trovita en la urbo.[3]