La Klasigo de Strunz estas sistemo de klasifiko, uzata ĝenerale en mineralogio kiu estas bazata sur la kemia kompono de la mineraloj. Ĝi estis kreita en 1938 fare de la germana minerologo Karl Hugo Strunz[1] kaj ĝisdatigita poste en 2004 fare de la Internacia Asocio de Mineralogio (IAM).[2]Kiel kuratoro de la muzeo de mineraloj de la Friedrich-Wilhelms-Universität (nomita aktuale Humboldt-Universität zu Berlin, traduke al Universitato Humboldt de Berlino), Strunz zorgis pri la ordigo de la geologia kolekto de la muzeo laŭ la kemiaj kaj kristalografiaj proprecoj de la ekzempleroj. Liaj mineralogiaj tabeloj, publikigitaj por la unua fojo en 1941, suferis diversajn modifojn laŭlonge de la tempo, kaj estis publikigita la naŭa eldono en 2001.[3]
La klasika sistemo, kiu ankoraŭ aperas en multaj libroj de mineralogio, dividas la mineralojn en naŭ klasoj, kiuj siavice dividiĝas denove en kelkaj subdividoj, familioj kaj grupoj, laŭ la kemia kompono kaj la kristala strukturo de la ekzempleroj. La naŭ ĉefaj klasoj estas la jenaj:[4]
La klasigo establita aktuale estas iom diferenca, dividante la mineralojn en dek klasoj subdivideblaj.[5][6][7]