Klaskonscio

Klaskonscio estas esprimo uzita en politika teorio, precipe en marksismo, por rilati al la kredoj, aŭ manko de ili, kiujn persono tenas koncerne al sia socia klaso aŭ ekonomia rango en socio, la strukturo de sia klaso, siaj klasinteresoj, kaj de sia klashistorio.[1] Laŭ Karl Marx, tiu konscio estas ŝlosila al ekfunkciigado de revolucio kiu "kreus diktatorecon de la proletaro, transformante ĝin de salajro-gajna, senposedaĵa amaso en la regantan klason".[2]

Marx klarigas la akcepton de klaskonscio kiel transiro de klaso seninteresa en si mem, al klaso kiu funkcias por si mem laŭ siaj klasinteresoj. La signifo de la diferenco estas jena: grupo de homoj, kiuj havas komunan vidpunkton, produktas kaj konsumas produktojn kiel unuopuloj - sen agadi komune pri tiu aktiveco, kontraste al kreado de socia tavolo, kiu zorgadas kaj pri produktado kaj pri la konsumo de la produktoj bezonataj al ili, kaj al siaj interesoj kiel komunumo.

Plejparte, oni povas observi ke kvankam la malsuperaj klasoj ĝenerale havas, almenaŭ teorie, pli grandan socian konscion por komune luktadi siajn vivojn (ekzemple, karitato, interhelpo, kaj amasaj manifestacioj), tamen la superaj klasoj en la efektivo havas pli grandan socian konscion por komune lukti por reteni sian statuson kaj privilegiojn, pliigi sian riĉecon, kaj mastrumadi la organizado de socia tiel kiel ĝi estus favora al ili and iliaj interesoj. Tamen pri la malsuperaj klasoj eĉ tio ne estas deviga en sociojn en kiuj la socia hierarkio estas rigida kaj tradicia. Foje, en multrasaj socioj aŭ landoj kiel Usono, la afero de klasoj kaj konscio estas miksitaj kune kun la afero de raso, ĉar homoj de neblanka haŭtkoloro ofte apartenos al la pli malriĉaj klasoj.

Kvankam germana teoriulo Karl Marx malofte uzis la esprimon "klaskonscio", li faris klaran distingon inter "klaso en si mem", kiu estas difinita kiel kategorio da homoj havantaj oftan rilaton al la produktadrimedoj, kaj "klason por si mem", kiu estas difinita kiel tavolo organizita en aktiva postkuro de siaj propraj interesoj.[3]

En la frua 19-a jarcento, la sociaj etikedoj burĝaj, etburĝaj kaj laboristoj estis sufiĉe oftaj en komuna lingvaĵo.

La aristokratio, kune kun la membroj de la superaj klasoj, estis integritaj kune ene de la kadro de la supera klaso. Ilia klaskonscio ofte estis formita en siaj propraj edukaj sistemoj same kiel en siaj propraj universitatoj (ankoraŭ ekzistantaj ekzemple en Britio kaj Usono). Sekve, la plifortiĝo kaj kristaliĝo de la konscio igis samklasanojn povi transpreni la politikajn sistemojn kaj per tio senigi la aliajn klasojn - la mezan kaj la malsuperajn klasojn.

Marksisma difino kontraŭ baza sociologia difino

[redakti | redakti fonton]

La difino de la socia statuso de homo povas esti farita laŭ lia mem konscio pri ĝi, sed ankaŭ laŭ diversaj sociaj aŭ historiaj aliroj. Nemarksismaj sociologoj difinos la klason laŭ enspezo, profesio, geografia situo ktp., sed marksismaj sociologoj difinos la klason de homo rilate al ilia al la produktadrimedoj.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Wright, Erik Olin. (2006) “Class”, International encyclopedia of economic sociology. Psychology Press. ISBN 978-0-415-28673-2.
  2. Appelrouth, Scott. (2010) Sociological Theory in the Classical Era. United States of America: SAGE, p. 26. ISBN 978-1-4129-7564-3.
  3. Borland, Elizabeth. (2008) “Class consciousness”, Parrillo, Vincent N.: Encyclopedia of social problems, Volume 1. SAGE, p. 134. ISBN 978-1-4129-4165-5.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]