Klassik Stiftung Weimar | |||||
---|---|---|---|---|---|
cultural foundation (en) neprofitcela organizaĵo | |||||
Komenco | 1-a de januaro 2003 vd | ||||
Geografia situo | 50° 58′ 23″ N, 11° 19′ 34″ O (mapo)50.97311.326Koordinatoj: 50° 58′ 23″ N, 11° 19′ 34″ O (mapo) | ||||
Lando(j) | Germanio vd | ||||
Sidejo | Vajmaro | ||||
| |||||
Filioj | Bauhaus-muzeo vd | ||||
| |||||
Posedatoj | Princa kripto de Weimar vd | ||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Jura formo | foundation under public law | ||||
Klassik Stiftung Weimar (Fondaĵo pri Vajmara Klasiko) estas ekde 1-a januaro 2003 la nova nomo de iama instituto Stiftung Weimarer Klassik kaj de la Artaj kolektoj en Vajmaro. Ĝia prezidanto estis ĝis julio 2019 Hellmut Seemann posteuligite de Ulrike Lorenz. Inter la lastaj atingoj estis la inaŭguro de la nova Bauhaus-muzeo situanta inter stacidomo kaj urbokerno. Pogwisch-domo servas kiel gastigejo al la fondaĵo. Gravege literaturesplorade estas la prizorgo de la Goeto-Ŝilero-Arkivo fare de la fondaĵo.
La klasika fondaĵo Vajmaro responsas pri la konservo de kulturaj monumentoj. La fondaĵo enhavas pli ol 20 muzeojn, kastelojn, historiajn domojn kaj parkojn. Kun la kolektoj de literaturo kaj arto, la fondaĵo estas la plej granda kaj plej grava kultura instituto de Germanujo. Dek domoj estas parto de klasika Vajmaro kaj estas sur la listo de monda kultura heredaĵo de Unesko. Pli ol 700.000 homoj vizitas pojare la domojn estantajn sub la gvidado de tiu ĉi fondaĵo.
Kun la ĉefa plano Kosmos Weimar, la fondaĵo havas ekde 2008 novan koncepton kaj novajn ideojn por la muzea pejzaĝo. Gravaj projektoj estas i.a. fari la Urban kastelon centro de kulturo kaj fini la konstruon de nova Bauhaus-muzeo. Sub ĝia ŝirmo aktivas ankaŭ aliaj societoj, ekz. Vajmara artsocieto de Cranach ĝis Rohlfs.