Klavierbüchlein für Wilhelm Friedemann Bach [Klavarlibro por Wilhelm Friedemann Bach] estas kolekto de malgrandaj komponaĵoj de Johann Sebastian Bach. Bach kompilis la kajeron por sia plej aĝa filo Wilhelm Friedemann Bach. La komponaĵoj estas verkitaj por diversaj klavarinstrumentoj, verŝajne ĉefe por klavikordo kaj klaviceno.
Sur la titolpaĝo Bach notis la 22-an de januaro 1720 kiel komenco de la kolektado. La plej multaj el la enestaj pecoj estas fruaj versioj de la poste kompilitaj kolektoj bontemperita klavarinstrumento kaj invencioj kaj simfonioj. Aldoniĝas kelkaj suitoj de aliaj komponistoj kaj multaj pluaj unuopaj movimentoj, je kiuj kelkfoje la aŭtoreco estas pridisputata; parte temus pri komponprovaĵoj de Wilhelm Friedemann. La movimentoj, kiujn la eldonintoj de Bach-Werke-Verzeichnis kun plejebla certeco povis rilatigi kun Johann Sebastian, tie estis kunigitaj sub la titolo naŭ etaj preludoj (BWV 924 ĝis 932); ankaŭ ilin kelkaj esploristoj atribuas al Wilhelm Friedemann.
Du jarojn poste Bach kompilis tre similan kajeron por sia edzino Anna Magdalena, Notenbüchlein für Anna Magdalena Bach [Notlibreto por Anna Magdalena Bach], al kiu malmultajn jarojn poste sekvos dua. Por liaj aliaj gefiloj kaj multaj lernantoj analogaj kolektoj ne konserviĝis.
La libro komencas per antaŭparolo entenanta klarigon de la klefoj kaj de la realigo de ornamoj. La pecoj evidente estas ordigitaj pli malpli laŭ instrue senchava sinsekvo. Je la komenco aparte okulfrapas Applicatio C-maĵora (BWV 994) kaj Präludium g-minora (BWV 930), ĉar ili estas la ununuraj konserviĝintaj ekzemploj de memskribitaj fingradoj de Bach. (La ununura alia verko de Bach kun konserviĝintaj fingradinstrukcioj estas preludo C-maĵora BWV 870a, tamen li ne mem skribis ilin, sed eble Johann Caspar Vogler (1696–1765), lernanto de Bach kaj sukcedanto en Vajmaro[1].)
Sekvas kelkaj simplaj unuopaj movimentoj – preludoj, dancoj kaj ĥoralaranĝaĵoj – kaj tiam dek unu preludoj, kiuj poste en priverkata formo estos parto de la bontemperita klavarinstrumento. Post kelkaj pluaj unuopaj movimentoj kaj skizoj sekvas fruaj versioj de duvoĉaj invencioj, post du suitoj de aliaj komponistoj kaj finfine la trivoĉaj invencioj. Bach ordigis tie la invencioj laŭvice de al- kaj desupranta gamo, la preludojn de la posta bontemperita klavarinstrumento kiel gamo dufoje alkreskanta al kvarto.
Preludoj el la bontemperita klavarinstrumento, 1-a volumo:
14. Preludo C-maĵora (BWV 846a, frua versio)
15. Preludo c-minora (BWV 847)
16. Preludo d-minora (BWV 851)
17. Preludo D-maĵora (BWV 850)
18. Preludo e-minora (BWV 855a, frua versio)
19. Preludo E-maĵora (BWV 854)
20. Preludo F-maĵora (BWV 856)
21. Preludo C♯-maĵora (BWV 848)
22. Preludo c♯-minora (BWV 849)
23. Preludo e♭-minora (BWV 853)
24. Preludo f-minora (BWV 857)
Suito:
25. Piéce pour le Clavecin, composée par J. C. Richter. – Suito por klaviceno de Johann Christoph Richter[2], enhavas nur du movimentojn: alemando kaj korento.
Etaj preludoj:
26. Preludo C-maĵora (BWV 924a, frua versio de la unua el la naŭ etaj preludoj)
48. Partia di Signore Steltzeln, suito por klaviceno g-minora de Gottfried Heinrich Stölzel. Kvar movimentoj: uverturo, itala ario, bureo, menueto. La menueton Bach pliampleksigis per trio (BWV 929, kie ĝi estas prezentata kiel naŭ etaj preludoj 6; ĝi troviĝas ankaŭ en kopio en la 3-a franca suito.