Marie Clémentine Léopoldine Caroline Clotilde d'ORLÉANS (bulgare: Клементина Бурбон-Орлеанска; naskiĝinta la 3-an de junio 1817 en Neuilly-sur-Seine, mortinta la 16-an de februaro 1907 en Vieno) estis princino de Francio. Patro lia estis reĝo Ludoviko-Filipo.
Instruis ĝin historie Jules Michelet, kiu glorigis la Francan Revolucion.[1]. Edziĝis al ŝi en aprilo 1843 Aŭgusto (Saksio-Koburgo kaj Gotao), frato de la portugala reĝo Ferdinando la 2-a, ĉe Kastelo Saint-Cloud. La paro vivis Viene ĉe Palaco Koburgo.[2]
Klementino, sciante ke ŝi mem neniam alteg-rangiĝos, strebis meti siajn infanojn je influegaj pozicioj. Laŭ ŝi Ferdinando, ŝia plej kara filo, parolu flue plurajn lingvojn. Li mem pli interesiĝis pri (natur)sciencoj.[3]. Post la ŝtatrenverso en 1886 ŝi aktive lobiis por ke Ferdinando fariĝu princo de Bulgarujo.[4]
Sekvis ŝi la filon al Bulgarujo kie ŝi, simile al Elizabeth Bowes-Lyon, titoliĝis princo patrina. Engaĝiĝante (ankaŭ mecenate) por multaj civitanoj , ŝi ege ŝatiĝis fare de la bulgaroj. Por ke Bulgarujo konektiĝu al la eŭropa fervjliniaro ŝi donacis kvar milionojn de frankoj
Entombigo ŝia estis en la kripto de la preĝejo Sankta Aŭgusteno (Koburgo). Ŝiaj infanoj estis Filipo (1844–1921), Ludoviko Aŭgusto (1845–1907), Klotildo (1846–1927), Amalio (1848–1894), Ferdinando (1861–1948). En la kvartalo Krasno selo de la bulgara ĉefurbo nomiĝis strato por ŝi.