Elstara batalanto kaj militestro de la etiopoj. Li estis mortigita de Perseo en lia atako kontraŭ Reĝo Cefeo[2].
Unu el la egiptidoj, la kvindek filoj de Egipto kiuj estis mortigitaj de siaj respektivaj edzinoj, la danaidinoj, dum nuptonokto. Li edziĝis al Aŭtodiko, lia murdistino laŭ ordono de Danao[3].
Filo de Palaso el Ateno. Oni sendis tiun lastan, kune kun lia frato Buto kaj kun Cefalo, peti Eakon milithelpon por estonta atako al la armeo de Minoo[4].
Filino de Eŭripilo. Laŭ onidiro, ŝi kaj ŝia fratino Morfo estis la unuaj prostituitinoj en historio[6].
Reĝo de Argo, filo kaj heredinto de Temeno, laŭ Higeno[7]. Tamen, la plejmulto de la fontoj asertas ke la sukcedinto de la heraklida Temeno estis lia bofilo Deifonto[8], malgraŭ la kontraŭa konspiro organizata de la ceteraj filoj de Temeno.