Kloŝmerlo | |
---|---|
Origine | Clochemerle |
literatura verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Gabriel Chevallier |
Lingvoj | |
Origina lingvo | Franca |
Lingvo | franca lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 1934 |
Ĝenro | satira fikcio |
Kloŝmerlo estas franca satira romano de Gabriel Chevallier, publikigita en 1934, kiu ricevis sukceson senprokrastan kaj daŭran, kun preskvanto je pluraj milionoj da ekzempleroj kaj tradukoj en dudek ses lingvojn.
Ĝi adaptiĝis en kino kaj televido. La loknomo, inventita de Gabriel Chevallier, hodiaŭ eniĝis en la ordinaran francan lingvon kaj estas uzata por indiki vilaĝon disŝiritan de burleskaj kvereloj.
Alia signo de sukceso : tiu ĝoja satiro estas tiel bonvena ke pluraj vilaĝoj postulas la honoron, ke ili estis la modelo de Kloŝmerlo en Boĵolezo... honoro kiu estis aljuĝita al la franca komunumo Vaux-en-Boĵolezo, kie Gabriel Chevallier mem inaŭguris, en Oktobro 1956, la plakon kiu atribuas lian nomon al la eksa grandplaco.
La romano ekas kiam Barthélemy Piéchut, la urbestro de la komunumo Kloŝmerlo-en-Boĵolezo, malkaŝas al Ernest Tafardel, la instruisto, sian projekton : « Mi volas konstruigi publikan urinejon, Tafardel. […] Nu - diris li - pisejon ! »
Tiu konstruaĵo kiu celas pli certe konfuzigi la sinjorinan moŝton Alphonsine de Courtebiche, la paĥorestron Ponosse, la notarion Girodot kaj la reakciularon ol ebligi malpezigon al la vira enloĝantaro, estis starigita tute apud la preĝejo, kie zorge kaj konstante gvatas la olda fraŭlino Justine Putet.
La inventita urbo ricevis tiun "imagan blazonon", kiu legiĝas tiel:
Tiu imaga blazono aludas al la centra malkonkordiga objekto, estas ankaŭ «laŭnoma blazono» pro la sonorilo (Fr:Cloche pr. Kloŝ) kaj Merlo (Fr:Merle) kiuj rebuse strikte redonas la nomon de l' vilaĝo, ne hazarde, cetere.