Klíny (germane Göhren) estas municipo de Ĉeĥio troviĝanta en distrikto Most. Ĝi troviĝas en la orienta parto de Ercmontaro en supermara alteco 700–812 metroj. Ĝi etendiĝas laŭlonge laŭ ŝoseo 271 kondukanta el Litvínov al limpasejo Mníšek. Okcidente super la municipo elstaras monto Mračný vrch (852 m) kaj oriente kondukas krutaj rokoj ĝis Šumný důl. Apud la ŝoseo sub Klíny troviĝas ĝiaj lokaj partoj Rašov kaj Sedlo. Klíny estas centro de vintraj sportoj. Ĝi havas aŭtobusan komunikon kun Český Jiřetín kaj Litvínov. Ĝia katastra teritorio faras 1843 ha. Vivas ĉi tie 185 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Neuhausen, Litvínov, Český Jiřetín, Meziboří kaj Nová Ves v Horách.
La unua skribmencio pri la vilaĝo estas el la jaro 1355.
Post la dua mondmilito okazis forŝovo de la germana loĝantaro, do en la municipo okazis granda malkresko de la loĝantoj, ĉar la novaj alvenintoj ne egaligis tiun ĉi sinkon.
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 518 |
---|
1880 | 475 |
---|
1890 | 425 |
---|
1900 | 420 |
---|
1910 | 392 |
---|
1921 | 358 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 397 |
---|
1950 | 89 |
---|
1961 | 150 |
---|
1970 | 126 |
---|
1980 | 108 |
---|
1991 | 74 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 63 |
---|
2011 | 115 |
---|
2014 | 105 |
---|
2016 | 119 |
---|
2017 | 129 |
---|
2018 | 137 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2019 | 143 |
---|
2020 | 155 |
---|
2021 | 170 |
---|
2022 | 160 |
---|
2023 | 173 |
---|
2024 | 185 |
---|
Hodiaŭ Klíny estas precipe refreŝigeja municipo. Somere ĝi servas kiel centrejo de turismaj vojoj kaj biciklovojoj. Vintre estas uzata Ercmontara skivojo kaj apuda skiareo. Multaj ĉi tieaj domoj estas uzata al individua refreŝigado. Sur monto Mračný vrch estis konstruitaj du ventaj elektrejoj. En la nordorientan parton de la katastro de municipo trafas ĉasrezervejo Fláje.
Partoj de municipo Klíny (3) |
---|
|
|