La Koelreuteria-specioj estas ĉiamverdaj aŭ somerverdaj arboj aŭ arbustoj, kiuj atingas alton de 15 metroj. La alterne sidantaj folioj estas relative grandaj kaj unufoje aŭ dufoje pare aŭ nepare pinataj.
La plantoj havas maldense ĝis dense grandajn, piramidformajn paniklajninfreskojn. La flavaj, unusemetriaj floroj estas kvar- aŭ kvinnombraj kaj havas duoblan involukron. Ekzistas plej ofte kvin, malofte kvar sepaloj. La kvar aŭ kvin, malofte ses petaloj havas dulobaj skvamoj je la bazo. Ekzistas ok liberaj filamentoj. Tri karpeloj estas kunkreskinta al hipogina ovario. Ekzistas dika disko.
Koelreuteria bipinnata FRANCHET (sin.: Koelreuteria bipinnata var. apiculata HOW & HO, Koelreuteria bipinnata var. puberula CHUN, Koelreuteria bipinnata var. integrifoliola (MERRILL) T.C.CHEN, Koelreuteria integrifoliola MERRILL.): Ĝi estas ĉiamverda specio el Ĉinujo kun duoble paraj pinataj folioj.
Koelreuteria elegans (SEEMANN) A.C.SMITH: Ĝi havas ĉiamverdaj aŭ somerverdaj, duoble pinataj folioj. Ekzisztas du subspecioj:
Koelreuteria elegans subsp. formosana (HAYATA) F.G.MEYER (sin.: Koelreuteria formosana HAYATA, Koelreuteria henryi DUMMER): Ĝi nur ekzistas en Tajvano.
panikla kelreŭterio (Koelreuteria paniculata LAXM., sin.: Koelreuteria apiculata REHDER & E.H.WILSON, Koelreuteria bipinnata FRANCHET var. apiculata HOW & HO, Koelreuteria chinensis (MURRAY) HOFFMANNSEGG, Koelreuteria paniculata var. apiculata (REHDER & E.H.WILSON) REHDER, Sapindus chinensis MURRAY): Ĝi estas ĉiamverda ĉina arbo aŭ arbusto. En Mezeŭropo ĝi estas relative ofta ornamarbo en parkoj kaj ĝardenoj.
Nianhe Xia & Paul A. Gadek: Sapindaceae: Koelreuteria, S. 9 - textgleich online wie gedrucktes Werk, en: Wu Zheng-yi, Peter H. Raven & Deyuan Hong (Hrsg.): Flora of China. Volume 12 - Hippocastanaceae through Theaceae, Science Press und Missouri Botanical Garden Press, Beijing und St. Louis, 2007. ISBN 978-1-930723-64-1 (Abschnitte Beschreibung, Systematik und Verbreitung)