Kokolitoj estas la plej malgrandaj planto-fosilioj aŭ vegetalaj fosilioj, ĉar estas unuĉelaj estuloj. Temas pri skeleteroj de Ĥrizofitoj aŭ flavbrunaj algoj, kiuj vivis kaj vivas en maro. La plej grava konsistaĵo de la plaketoj estas Karbonato de kalcio. Lastatempe oni uzas elektronikajn mikroskopojn por la pristudo de tiuj fosilioj. La scienco kiu prizorgas tiun fakon estas la Paleobotaniko ene de la Paleontologio. Ekzemplo de kokolito tutmonde grava estas la specio Emiliania hŭleyi.
Pro ties mikroskopa malgrandeco kaj la tutmonda disvastiĝo de plej parto de tiuj grupoj, la kokolitoj (kalka nanoplanktono) estas gravegaj kiel montrofosilio por solvi demandojn pri Tavolografio. Ili ankaŭ estas interesaj indikiloj pri ŝanĝoj de temperaturo kaj saleco de oceanoj. Tiuj ŝanĝoj estas dedukteblaj per kvantaj analizoj de la enhavo de la kalka nanoplanktono.
Endre Dudich, "Ĉu vi konas la Teron? Ĉapitroj el la geologiaj sciencoj", Scienca Eldona Centro de UEA, Budapest, 1983.