Kombinaĵo de ok okedroj kun turna libereco | |
Plia nomo | UC11 |
Speco | Uniforma pluredra kombinaĵo |
Verticoj | 48 |
Lateroj | 96 |
Edroj | 16+48 trianguloj |
Komponantoj | 8 okedroj |
Geometria simetria grupo | Okedra Oh |
Geometria simetria grupo de komponanto | 6-obla nepropra turnado S6 |
En geometrio, kombinaĵo de ok okedroj kun turna libereco estas uniforma pluredra kombinaĵo, simetria ordigo de 8 okedroj, konsiderataj kiel triangulaj kontraŭprismoj. Ĝi povas esti konstruita per kunmeto de ok identaj okedroj, kaj tiam turno de ili en paroj ĉirkaŭ la kvar aksoj kiuj trapasas la centrojn de du kontraŭaj okedraj edroj. Ĉiu okedro estas turnita per egala (kaj kontraŭa en paro) angulo θ.
Se θ=0, ĉiuj ok okedroj koincidas. Se θ estas 60 gradoj, la okedroj koincidas en paroj kaj rezultiĝas (du koincidantaj kopioj de) la kombinaĵo de 4 okedroj.
Karteziaj koordinatoj de verticoj de ĉi tiu kombinaĵo estas ĉiuj permutoj de