Kompleta transmisio estas transmisio de aŭtomobilo, kiu transdonas povon de motoro al ĉiuj radoj de la aŭto, t. e. ĉiuj radoj estas movaj radoj. Ĝi estas indikata kutime per mallongigoj 4×4, 4WD, AWD, aŭ aliaj radaj formuloj.
Ekzistas kelkaj skemoj de kompleta transmisio:
ŝaltebla, kiam dum ordinara uzado la povo de motoro estas transdonata nur al unu akso. La duan akson la ŝoforo alkonektas laŭ bezono. Tio estas la plej ofte uzata skemo;
konstanta, kiam ĉiuj radoj estas konstante konektitaj al la motoro. Tiu skemo bezonas interaksan diferencialon, kiu ĉe kelkaj modeloj povas esti blokita per diferenciala blokilo;
konstanta laŭ postulo, se la dua akso estas alkonektata aŭtomate, kiam okazas glitado de la unua akso;
multreĝima, kiam ekzistas kelkaj elekteblaj reĝimoj de la transdono;
kun aldona elektromotoro, kiam la dua akso estas konektita al aparta elektra motoro. [1]