Komunista Partio de Barato | ||
---|---|---|
partio | ||
Komenco | 7-a de novembro 1964 vd | |
Poste | Marxist Co-ordination Committee vd | |
Geografia situo | 28° 37′ 54″ N, 77° 12′ 18″ O (mapo)28.63155677.204972Koordinatoj: 28° 37′ 54″ N, 77° 12′ 18″ O (mapo) | |
Lando(j) | Barato vd | |
Sidejo | Nov-Delhio | |
| ||
Ideologio | ||
Posedatoj | Ganashakti Daily Desher Katha Deshabhimani (en) vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | national level Indian political party | |
La Komunista Partio de Barato (Marksista) (KPB(M), hindie भारत की कम्युनिस्ट पार्टी (मार्क्सवादी), Bhārat kī Kamyunisṭ Pārṭī (Mārksvādī), sed ĝi estas ofte konata kiel hindie मार्क्सवादी कम्युनिस्ट पार्टी, Mārksvādī Kamyunisṭ Pārṭī, mallongigita MaKaPa en gazetaro kaj amaskomunikilaraj cirkloj; angle Communist Party of India (Marxist) akronime CPI(M)) estas komunista partio en Barato. La partio estis kreita kiel frakcio kiu retiriĝis de la Komunista Partio de Barato,kaj estas la plej granda komunista partio en Barato laŭ membriĝo kaj balotitaj sidlokoj kaj unu el la naciaj partioj de Barato.
La partio estas plej forta en la ŝtatoj Keralo, Okcidenta Bengalio kaj Tripuro. En 2007, ili estas en registaro en ĉiuj tri ŝtatoj kaj havis absolutan plimulton en Okcident-Bengalio kaj Tripuro. Aktuale de decembro 2023, la KPB(M) estas la reganta partio en Keralo.
De 1977 ĝis 2011, la KPB(M) gvidis regadon de la Maldekstra Fronto (en) en Okcidenta Bengal - malofta fenomeno donita la mallongdaŭra naturo de multaj subŝtataj registaroj en Barato - kaj la plej longe servanta demokratie-elektita komuniste-gvidita regado en la mondo. La KPB(M) estis ankaŭ la tria plej granda partio de parlamento por pluraj mandatperiodoj.[1] Aktuale en 2022, la KPB(M) estas parto de regadaj koalicioj en tri ŝtatoj: la Maldekstra Demokratia Fronto (LDF) en Keralo, la Mahagathbandhan en Biharo kaj la Secular Progressive Alliance en Tamilnado, kaj aldone ĝi havas reprezentadon en la leĝdonaj asembleoj de 8 aliaj ŝtatoj.
La KPB(M) havas fortan historion de defendante labor-rajtojn kaj ĝi subtenas la rajtojn de industriaj laboristoj, postulante justajn salajrojn, sekurajn labor-kondiĉojn kaj la rajton de sindikatigon [2].
Granda nombro da aliaj partioj formiĝis el splitoj el la KPB(M), inkluzive de la la Komunista Partio de Barato (marksisma-leninista) Liberigo (KPB(ML)) (en), la Marksista Komunista Partio de Barato (en), la Marksista Kunordiga Komitato de Ĝharkhando, Janathipathiya Samrakshana Samithy (en), Komunista Marksista Partio (en) kaj BTR-EMS-AKG Janakeeya Samskarika Vedi (en) en Keralo, Partio de Demokrata Socialismo en Okcident-Bengalio, Popola Demokrata Fronto en Tripuro, Ram Pasla Group en Panĝabo en Odiŝa, Orissa Communist Party (en) en Odiŝo, kaj aliaj.
La Tutbarata Partia Kongreso estas la supera aŭtoritato de la KPB(M).[3] Tamen, dum la tempo inter du partiaj kongresoj, la Centra Komitato estas la plej alta decidofara organo. La Centra Komitato elektas el ties membroj la Politburoon, inkluzive la Ĝeneralan Sekretarion. La Politburoo laboras nome de la Centra Komitato inter ties du sesioj kaj havas la rajton preni politikajn kaj organizajn decidojn dum inter du kunvenoj de la Centra Komitato.[3]
La plej gravaj amasorganizoj de la partio estas
La Komunista Partio de Barato (Marksista) estis establita post disigo kun la Komunista Partio de Barato. En aŭgusto 1959, interna krizo ekis en la partio, sekvante la hind-ĉinan limkonflikton kiu okazis kiam partiaktivuloj estis disigitaj inter subtenantoj de la Komunista Popola Respubliko de Ĉinio kaj subtenantoj de Barato. Do naciismaj subtenantoj de Barato kontraŭ komunistaj subtenantoj de Ĉinio. La debato, kiu iĝis parto de la ĉin-sovetia disigo, iĝis polemiko pri la taktiko de agado al aliaj partioj, gviditaj fare de la Kongresa Partio, kun unu frakcio opinianta ke ĝi devus kunlabori kun la Kongreso, dua frakcio malesperanta de demokrata ago kaj argumentante ke devus okazi reveno al klasbatalo kaj perforta lukto, kaj tria frakcio volanta kunlabori kun la kontraŭuloj de la Kongreso [4]. La konflikto daŭris plurajn jarojn, ĝis en aprilo 1964 la bolado inter la frakcioj atingis ĝian pinton, kaj la radikalaj porĉinaj aktivuloj forlasis la gepatran partion kaj fondis rivalan komunistan partion. La partio estis komence nomita la "Maldekstre Komunista Partio" aŭ la "Komunista Partio de Barato (Maldekstra)", kaj en la baloto al la Kerala Leĝdona Asembleo en 1965, la partio decidis kuri kiel la "Komunista Partio de Barato (Marksista)", kiu iĝis ĝia oficiala nomo [5].
En 1967 la partio decidis aliĝi al la koaliciaj registaroj de Keralo kaj de Okcidenta Bengalo. La decido, kiu estis akompanata de la opozicio de kelkaj partianoj, kaŭzis la foriron de ekstremisma frakcio, kiu kontraŭis la decidon aliĝi al nekomunismaj partioj kaj kaŭzi la eksplodon de la naksalita ribelo (en) kiu faris terorismajn agojn kun la celo subfosante la komunistan registaron de Okcident-Bengalio. La centro de operacioj estis en la norda parto de Bengalio, en la Naxlebari-regiono kaj proksime de la mallarĝa enlanda pasejo al la Sep Fratinoj. La komunista registaro estis finfine devigita subpremi la ribelon, kaj radikalaj partiaktivuloj komencis retiriĝi de ĝi. En 1969, la retiriĝintoj fondis la Komunistan Partion de Barato (Marksista-Leninista).
En la baloto al la Okcident-Bengala Leĝdona Asembleo en 1977, la partio gajnis absolutan plimulton en la kunigo por la unua fojo, kaj ekde tiam ĝi regis la landon dum 34 jaroj, ĝis ĝi estis venkita en la baloto (2011) fare de la Trinamool Kongreso (en).
Lok Sabha | ||||
---|---|---|---|---|
Jaro | sidlokoj | ŝanĝo | Voĉoj | Procento |
1967 | 19 / 520 |
6.246.522 | 4.28% | |
1971 | 25 / 518 |
6 | 7.510.089 | 5.12% |
1977 | 22 / 542 |
3 | 8.113.659 | 4,29 % |
1980 | 37 / 529 |
15 | 12.352.331 | 6.24% |
1984 | 22 / 541 |
15 | 14.272.526 | 5.72% |
1989 | 33 / 529 |
11 | 19.691.309 | 6.55% |
1991 | 35 / 534 |
2 | 17.074.699 | 6.14% |
1996 | 32 / 543 |
3 | 20.496.810 | 6.12% |
1998 | 32 / 543 |
0 | 18.991.867 | 5.16% |
1999 | 33 / 543 |
1 | 19.695.767 | 5.40% |
2004 | 43 / 543 |
10 | 22.070.614 | 5.66% |
2009 | 16 / 543 |
27 | 22.219.111 | 5.33% |
2014 | 9 / 543 |
7 | 17.986.773 | 3.24% |
2019 | 3 / 543 |
6 | 10.744.908 | 1.75% |
Okcident-Bengala Leĝdona Asembleo | |||||
---|---|---|---|---|---|
jaro | sidlokoj | ŝanĝo | Voĉoj | procento | rezulto |
1977 | 178 / 294 |
164 | 5.080.828 | 35,46 % | |
1982 | 174 / 294 |
4 | 8.655.371 | 38,49 % | |
1987 | 187 / 294 |
13 | 10.285.723 | 39,12 % | |
1991 | 182 / 294 |
5 | 11.418.822 | 36,87 % | |
1996 | 153 / 294 |
32 | 13.670.198 | 37,16 % | |
2001 | 143 / 294 |
10 | 13.402.603 | 36,59 % | |
2006 | 176 / 294 |
33 | 14.652.200 | 37,13 % | |
2011 | 40 / 140 |
136 | 14.330.061 | 30,08 % | |
2016 | 26 / 294 |
14 | 10.802.058 | 19,75 % | |
2021 | 0 / 294 |
26 | 2.837.276 | 4,73 % |
Kerala Leĝdona Asembleo | |||||
---|---|---|---|---|---|
jaro | sidlokoj | ŝanĝo | Voĉoj | procento | rezulto |
1965 | 40 / 140 |
1.257.869 | 19,87 % | ||
1967 | 52 / 140 |
12 | 1.476.456 | 23,51 % | |
1970 | 29 / 140 |
23 | 1.794.213 | 23,81 % | |
1977 | 17 / 140 |
12 | 1.946.051 | 22,18 % | |
1980 | 35 / 140 |
18 | 1.846.312 | 19,35 % | |
1982 | 26 / 140 |
9 | 1.798.198 | 18,80 % | |
1987 | 38 / 140 |
12 | 2.912.999 | 22,86 % | |
1991 | 28 / 140 |
10 | 3.082.354 | 21,74 % | |
1996 | 40 / 140 |
12 | 3.078.723 | 21,59 % | |
2001 | 24 / 140 |
16 | 3.752.976 | 23,85 % | |
2006 | 61 / 140 |
38 | 4.732.381 | 30,45 % | |
2011 | 45 / 140 |
16 | 4.921.354 | 28,18 % | |
2016 | 59 / 140 |
14 | 5.365.472 | 26,7 % | |
2021 | 62 / 140 |
3 | 5.288.502 | 25,38 % |