Komunuma Scienca kaj Industria Esplora Organizaĵo

Komunuma Scienca kaj Industria Esplora Organizaĵo
ŝtata organizaĵo
produkta kompanio
Government body of Australia (en) Traduki
esplora institucio Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 19-a de majo 1949 vd
Lando(j) Aŭstralio vd
Sidejo Kanbero
Lingvoj

angla lingvovd

Filioj Australian Animal Health Laboratory (en) Traduki
Centre for Australian National Biodiversity Research (en) Traduki
Australian e-Health Research Centre (en) Traduki
Preventative Health (en) Traduki
Aŭstralia Teleskopa Nacia Ejo
CSIRO Land and Water (en) Traduki
Central Land Council (en) Traduki
Marine National Facility (en) Traduki
CSIRO Marine and Atmospheric Research (en) Traduki
Collaboration for Australian Weather and Climate Research (en) Traduki
Australian Resources Research Centre (en) Traduki
Information and Communication Technologies Centre (en) Traduki
Plant Industry (en) Traduki
Division of Entomology (en) Traduki
Health Sciences and Nutrition (en) Traduki
McMaster Laboratory (en) Traduki
Diet & nutrition (en) Traduki
Ecosystem Sciences (en) Traduki
Animal, Food and Health Sciences (en) Traduki
Materials Science & Engineering (en) Traduki
Division of Molecular Science (en) Traduki
CSIROpedia (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Komunuma Scienca kaj Industria Esploro Organizaĵo (angle Commonwealth Scientific and Industrial Research Organisation, akronime CSIRO) estas aŭstralia registara agentejo kiu estas priresponda por scienca esploro kaj ties komercaj kaj industriaj aplikoj.

Ĝia sidejo estas en Kanbero. Estas 13 esplorsekcioj. En 1916 estis fondita la Advisory Council of Science and Industry (Konsila Konsilio de Scienco kaj Industrio). En 1926 ĝi estis renomita kaj ricevis sian nunan nomon [1].

La atingoj de la agentejo inkludas atoman spektroskopion, evoluo de la unua komerce sukcesa polimera monbileto, insektforpuŝrimedojn, diversajn metodojn de genetika inĝenierado kaj la enkondukon de miksomatozo por kontroli la kuniklopeston en Aŭstralio. En oktobro 2005, la gazato Nature raportis ke esploristoj ĉe la CSIRO sukcesis artefarite krei resilinon, kiu ebligus produkti preskaŭ perfektan kaŭĉukon.

CSIRO-esploristoj evoluigis la fundamentojn de Wi-Fi -teknologio kaj la agentejo tenis la koncernan patenton.  Tamen, la rajto de la CSIRO ŝargi patentan tantiemon estis defiita fare de entreprenoj kiel ekzemple Mikrosofto, Apple kaj Dell kaj arkivis grupproceson.

La aŭtoritato havas pli ol 6 600 dungitojn. Ĝi funkciigas 55 esplorstaciojn en Aŭstralio, Francio kaj Meksiko.

Projektoj (elekto)

[redakti | redakti fonton]
  • Atlas of Living Australia : Reta datumbazo de la bestoj, plantoj kaj fungoj de Aŭstralio
  • Esploro kun ĉinaj vespertvirusoj ĉe la Bestosana Laboratorio, Geelong
  • Sistemo por aŭtonomiaj batalveturiloj ( ACW Wiesel kun RMIT, Rheinmetall kaj aliaj)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]