La komunumaro Jockgrim – germane Verbandsgemeinde Jockgrim [ferBANTSgemajnde JOKgrim], mallonge VG Jockgrim - estas komunumaro en Germanio, do administra ligo de pluraj najbaraj komunumoj. Ĝi troviĝas en la distrikto Germersheim de la federacia lando Rejnlando-Palatinato, kaj ene de ĝi, en la suda parto, la historia regno Palatinato (germane Pfalz respektive historie Kurpfalz). Fine de la jaro 2022 la komunumaro havis 17 414 loĝantojn. La administrejo de la komunumaro centre plenumas iujn oficejajn servojn por la loĝantoj de ĉiuj membraj komunumoj, kiuj parte en komparo kun aliaj partoj de Germanio havas relative malmultajn loĝantojn, tial ke vivteno de administrejo kun ĉiuj servoj en ĉiu unuopa komunumo estus malekonomia.